Redaktore sago

Tial oni ne voĉdonu en la hispana.

Ankoraŭ malmankas homoj en Hispanio, kiuj skandaliĝas, kiam oni petas de li aŭ ŝi ne voĉdoni. Tio estas maldemokratia!, ili plendas indigne. Sed kio estas demokratia? Urno

Laŭ mia modesta eltrovo, demokratio okazas nur kiam la nacio, tio estas, la popolo kiu naskiĝis kaj vivas en koncerna lando, diras al politikisto pri tio, kion ili devas fari kaj eĉ diri profite al nacio mem, ne al ŝtato. Bedaŭrinde, ne multaj homoj scias pri tio, kiu diferenco ekzistas inter lando, nacio, popolo, ŝtato, kaj politika klaso. Mi povus referenci interesajn librojn pri la afero, sed mi klopodos resti ĉe atingo de ĝenerala publiko, ne uzante fakistajn vortojn. Se oni deziras profundiĝi pri tiuj aferoj, mi povas citi la plej gravan kaj kompletan verkon, kiun mi trovis, eble la plej inda pri la temo, la Teorio Pura de Respubliko, de Antonio García-Trevijano Forte,  800-paĝe longa libro, kiu pristudas la originon kaj disvolvo de demokratio. Sed ankaŭ li verkis pli mallongan verkon, Teorio Pura de la Demokratio, per kiu li pruvas kial en Hispanio, kaj ĉiel ajn en Eŭropo kaj Ameriko krom, eble, Usono, ne ekzistas demokratio.

Resume, mi povas memorigi pri tio, kio estas bazo de demokratio: reprezenteco kaj divido de povoj. Pri la unua, ni scias, ke deputitoj ne reprezentas nin, la civitanojn, sed siajn koncernajn partiojn politikajn. Sekve, ne estas demokratio en Hispanio. Aldone, en Hispanio deputitoj nomumas la Prezidenton de la Registaro, kaj li (aŭ espereble iam, ŝi) kutime estas deputito, same kiel siaj geministroj. En vera demokratio tio ne eblus, ĉar la plenuma povo neniel povas rilati al leĝodona povo, ĉar ĉiu el ili du devas vigli pri tio, ke la alia povo plenumas sian devon. Kaj ambaŭ devas esti kontrolataj tiucele ankaŭ de la juĝa povo. Sed en Hispanio la plej altaj tribunaloj (nome la Supera Tribunalo, la Konstitucia Tribunalo kaj la organo de la Alta Povo Juĝa) estas nomumitaj de la deputitoj, ankaŭ laŭleĝe. Do, estas tri pruvoj pri tio, ke en Hispanio ne Teorio Pura de Demokratioekzistas demokratio. En Francio, ekzemple, oni elektas la Prezidenton per aparta balotado, kaj oni elektas deputitojn aparte, kaj la juĝistaron ne elektas la registaro aŭ deputitaro. Tamen, oni voĉdonas tie, kiel ĉi tie, listojn prezentatajn de partioj politikaj. En Britio oni elektas homojn, ne partiojn, kaj sekve ili devas respondeci antaŭ la civitanoj de sia distrikto, ne antaŭ sia partio. Do, se ili eksiĝas sian partion, ne estas problemo pri sia seĝo en parlamento.

Do, se ĉiu povo estas en ununura manparo, tiu de Prezidento, ĉar li aŭ ŝi estas la gvidanto de sia partio kaj sekve de la deputitaro de sia partio, kiu elektas lin ĉar li ordonas ilin tiel, se sekve deputitaro elektas la juĝistojn, kiuj  regas la ceterajn juĝistojn, kiel nomiĝas tiu politika sistemo? Ĉu diktatoreco kvarjarlonga? Nu, tio, kio okazis la 24an de oktobro, la forentombigo de Francisco Franko, iama diktatoro kaj Ŝtatestro de Hispanio, ĉu ne estas ago de diktatoro? Kun tiom multe da problemoj, kiujn ni havas, urĝis, ke lia kadavro ne plu estos sub la protekto de la plej alta kruco el la mondo!

Pro tiuj ĉi konsideroj, kiujn eble vi jam konis, se vi regule legas nian magazinon, mi konsilas al vi la plej klara agado por demokratio: ne voĉdonu la venontan dekan de novembro! Jes, la kutima kialo voĉdoni estas, ke se ni ne voĉdonas, partianoj ja faros tion, tiel ke la samaj homoj regos en Hispanio. Tio estas vera, sed se vi voĉdonas, vi konsentas, ke regos la plej voĉricevanto, kaj sekve vi estos komplico lia. Se vi ne voĉdonas, kaj incitas aliajn homojn ne voĉdoni, vi asertas vian nekomplicecon al rezultanta diktatoro kvarjara, kaj fakte vi sentos, ke vi estas vere laboranto por demokratio kaj kolektiva libereco. Ĉar vera libereco estas elekti ĉu voĉdoni, ĉu ne. Sed voĉdoni nun estas tio, kion ĉiuj faras ŝafe, eĉ se prezidentoj ne plenumas tion, kion ili promesis kampanje. Jen nia sola armilo,  nia sola laborilo: la nevoĉdono. Kaj politikistoj timas tion, ĉia politikisto. Fek' al ili ĉiuj, ĝis kiam ili komprenos, ke ili estas je nia servo, ne ni je tiu lia aŭ ŝia.

Dume, ni ĉiuj laboru por demokratio por ni ĉiuj, en Hispanio, en Eŭropo kaj en la mondo. Ĉar se registaroj ne obeas la popolon, ili perfidos la popolojn el la mondo, kaj servos kaj servigos nin ĉiujn je kaŝitaj povoj, kies celoj ne estas homaj kaj feliĉigaj, sed monavidaj kaj povavidaj. Kaj ni ne toleru tion.  Ĉu neniam venis en vian kapon kiom facile vi povas venki ilin ĉiujn? Jes, per via simpla nevoĉdonado. Rezonigu viajn kamaradojn, familianojn kaj geamikojn, kaj kune ni konstruos pli bonan mondon.


Noto.- Nacio estas la homoj, kiuj naskiĝis en limigita peco da lando. Ekzemple, hispanoj naskiĝintaj en Hispanio estas la nacio hispana. Lando estas geografia koncepto. Popolo estas nacio kune kun alialandanoj, kiuj havas samajn politikajn rajtojn kiel nacianoj de Hispanio. Ŝtato estas la registaro kaj ties funkciuloj, kaj politika klaso estas tiuj, kiuj vivas el politiko.


Kajeroj ~ Kajero 110ª ~ En PDF (paĝo 3ª)