Redaktore sago

Pri mia lando

Setajeŝ'
Estas mirinde konstati pri tio, kiom multaj junuloj en His­pa­ni­o scias pri siaj lan­­do, historio, tra­dicioj, popolaj ra­kontoj..., kaj vere ne estas multe. Ĉu tio oka­zas ankaŭ aliloke? Konstati tion estas facile: oni demandu al junulo de alia lando. Tio estas tio, kion juna Setajeŝ', de Iran', respondis al ni.

Irano limiĝas je de la nordo kun la respublikoj de Azerbajĝano, Armenio, kaj Turkmenio, kaj la Kaspja Maro; de la oriento kun Afganujo kaj Pakistano, kaj de la okcidento kun Turkio kaj Irako kaj de la sudo limiĝas kun la Persa Golfo kaj Omana Maro.

Ĉefurbo de nia lando, la plej granda urbo kaj kultura centro, ekonomia, politika, irana administra, estas la urbo de Tehran'. Iran' pro grandaj rezervoj de fosila brulaĵo estas modera potenco kaj grava areo en la mezoriento kaj inkluzive: la plej granda kampo de natura gaso en la mondo.

Petrolo-industrio, petrokemia kaj natura gaso estas antaŭirante en irano, ankaŭ nia lando havas riĉan kulturan heredaĵon aparte de ĝi kiel kvara rango en Azio kaj la dekdua rango en la mondo.

Irano estas lando kun kultura diverseco, kiu konsistas el lingvaj kaj rasaj grupoj. La plimulto estas ŝijaistoj.

Multaj irananoj parolas la lingvojn Farsi, la turkan, la kurdan lingvon, la luran lingvon, la mazandaranan lingvon, la bluĉan lingvon, sed la oficiala lingvo en Irano estas la persa, alidirite Farsi.

Irano kiel lando kaj nacio estas malnova antaŭaĵo kaj ĝi estas unu el la plej historiaj landoj el la mondo.

Setayesh Etedalikhah


Kajeroj ~ Kajero 110ª ~ En PDF (paĝo 3ª)