La misaventuroj de Don' Ĥŭan' sago

Bremsanta ordo

Don' Ĥŭan' iris hejmen senkredante tion, kio jus okazis. Li alkutimiĝis al tio, ke virinoj ŝatas lin pro nenia kialo, sed tiu ĉi estis ĵusedziniĝinta. Kaj ŝi sugestis, ke se ŝi konintus lin antaŭe, ŝi ne edziniĝus!

Timetigis lin, ke ŝia edzo evidente jaluzas. Tio povus kaŭzi problemojn en la estonto. Sed ili estas vojaĝontaj al Turkujo kaj ĝuos tie tutan duonmona­ton, pli ol sufiĉe forgesi pri li. Eble ŝi forgesos pri tio, kiu li estas, post nur kelkaj tagoj, eĉ se li neniam forgesos tiujn minutojn ĉe la virina necesejo. Sed knabino, li scias, estas nekonstantaj kaj vanaj, kaj ili forgesas tiujn belajn momentojn, kiujn oni havas en vivo. Krom Elvirin', kompreneble.

Ĉar ŝi estas ĵus tie, ĉe lia hejmpordo.

«Diable, Elvirin'! Kion diable vi faras ĉi tie? Kion vi volas?»

«Ĉu mi ne povas eniri?»

«Ne. Vi havas bremsantan ordon. Vi krimiĝas nun».

«Mi scias, Don' Ĥŭan'. Sed vi ne denoncos min…»

«Ĉu ne? Mi raportos pri vi tuj se vi ne malaperas ekde minuto», li diris. Li avantaĝis ŝian surprizon por eniri sian hejmon kaj fermi la pordon.

«Don'! Malfermu tuj!»

Sed li prenis sian telefonon kaj vokis policon. Kvin minutojn poste ŝi ankoraŭ sidas ĉe lia pordo kiam du policanoj frapis lian pordon kaj diris, ke estas la polico. Li malfermis kaj klarigis al ili pri ĉio:

«Sinjoro», li diris, «ĉi tiu virino havas bremsantan ordon per kiu ŝi ne povas esti pli proksime ol kvar cent metroj de mi. Bonvolu, preni ŝin for. Ĉi tie estas kopio de la bremso».

Li montris ĝin al policanoj, kiuj legis ĝin kaj poste raportis al policejo per radio. Poste ili prenis ŝin el la domo de Don' Ĥŭan' en la policejon kaj plenumis raporton pri ŝi. Ŝi devis resti tie ĝis kiam la juĝisto venis la sekvintan tagon. Tiam ŝi devis pagi monpunon kaj ricevis averton, ke ŝi ne faros tion denove, ĉar venontfoje ŝi devos resti kelkajn tagojn en karcero. Ŝi provis konvinki la juĝiston per siaj larmoj, sed okazis, ke la juĝisto estas virino, kiu scias pri tiuj trukoj kaj ŝi ridis pri tio.

Dume, hejme Don' Ĥŭan' pensadas pri la eventoj de sia tago. Elvirin' estas pli freneza ol li kredis. La problemo, kiun li ne komprenas nun estas Ŝerlin'. Ŝi edziniĝis la antaŭan tagon. Ŝi nun iras en Turkujon mielmonate, kaj ŝi ankoraŭ havas tempon fiki lin. Kial? Li memoris pri tio, kio ĵus okazis: li konis ŝin je la evento de la morto de la patro de Anin', kaj ŝi estis mirinda atestantino. Ĉiel, temis pri la parolo de Anin' kontraŭ tiu lia, kaj oni liberigus lin evidente, kvankam eble post longa tempo, se ŝi ne atestintus. Ĉu ŝi postulis pagon por tio? Kiel povas ekedzino ekenamiĝi al alia viro la tagon antaŭa kaj tamen edziniĝi la venintan? Li esperas, ke li ne vidos ŝin denove... Bone, amindumi al ŝi estis agrabla, kaj la fakto, ke ŝi apartenas al alia viro donis al li ekstran dozon pri ekscito, sed li timis ĉar ŝia edzo povus ekscitiĝi pro alia, diversa pasio. Oni neniam antaŭe prenis lin en policejon. Li decidis, ke li estos pli zorgema pri virinoj en la estonto. Li taksis sian personan pacon multe pli ol esti kun virino. Li iam legis hispanan teatraĵon kies ĉefrolulo donis al ĉiu virino nur tri tagojn: unu por koni ŝin, alian por ĝui ŝin, kaj la trian por forgesi ŝin. Li dezirus, ke li povus forgesi ilin, aŭ pli bone forgesigi ilin pri li por ĉiam. Tamen, ŝajnis, ke li havas magneton por virinoj: li ne serĉas ilin, sed ili venas al li same kiel muŝoj iras al mielkuko, kaj li ne vere scias kial, sed eĉ kiam li ne agrable traktas ilin, ili algluas al li. Fatke li estis insulta al Elvirin', kaj li eĉ vokis policon liberiĝi pri ŝi, sed li nun timas, ke ŝi ne haltos ĝeni lin. Ŝi aspektas psikopatino. Tial li pensas, ke li devas iri tre for, tiel ke ŝi ne plu trovos lin. Sed tio estus maljusta!

Aliaj virinoj simple rompis lian koron. Unu el ili mortis ĉar sia fianĉo vidis ŝin kun li kaj batadis ŝin. Li ankoraŭ estas en karcero, sed Don' sentis sin kulpa kaj domaĝis, ke ŝi mortis. Jes, ĉio, kion oni faras, havas sekvojn, ĉu bonajn ĉu malbonajn.

Kaj Anin', kio pri Anin'? Agrabla ŝi estas. Ŝi estis lian fianĉinon, bone. Ĝis kiam ŝi eksciis pri Elvirin'. Tiam ŝi freneziĝis, ankaŭ. Ŝi implikis sian paĉjon kaj tio estis tre malbona por ĉiuj, aparte por li. Don' Ĥŭan' decidis antaŭ longe agi facile pri virinoj, kvankam ili ne sukcesis rimarki. Tamen, li nun havas pacon. Post lasi aferojn kun Anin' kaj Elvirin', li provis reiri en sian senvirinan vivon. Lia ferio estis komenconta, kaj li pensis, ke estus bone viziti Germanion, finfine. Li volis koni Germanion delonge, ĉar li studis la germanan lingvon en lernejo. Estus bona ŝanĝo scena, kaj bone rompi kun lia ĉiutaga vivo, lia rutino. Li flugis al Berlino, kaj trovi tre agrable ŝanĝi la anglan pluvon per germana suna mateno.


Kajeroj ~ Kajero 110ª ~ En PDF (paĝo 16ª)