La Faraono sago

Ĉapitro 59ª

Post la enterigo de la faraono Egipto revenis al la ordinara vivmaniero, kaj Ramzes XIII al la ŝtataj aferoj.

En la monato Epifii (aprilo, majo), la nova monarĥo vizitis la urbojn trans Teboj, sur la bordoj de Nilo. Li estis en Sni, urbo tre komerca kaj industria, kie troviĝis la templo de Kneph, aŭ la "animo de la mondo". Li vizitis Edfu'n, kies templo kun deketaĝaj pilonoj posedis grandegan bibliotekon de papirusoj, kaj sur la muroj skribitan kaj pentritan kvazaŭ enciklopedion de la tiama geografio, astronomio kaj teologio. Li haltis en la ŝtonminejoj de Ĥennu; en Nubio aŭ Kom-Ombo li faris oferon al Horus, la dio de la lumo, kaj al Sebek, kiu estas la spirito de la krepusko. Li estis sur la insulo Ab, kiu inter la nigraj ŝtonegoj havis aspekton de smeraldo, naskis la plej bonajn daktilojn kaj estis nomata la ĉefurbo de l' elefantoj; ĉar tie koncentriĝis la tuta komerco de la eburo. Fine li vizitis la urbon Sunnu, ĉe la unua katarakto de Nilo, estis en la grandegaj minejoj de granito kaj sienito, kie oni fendis la ŝtonegojn per kojnoj, saturitaj de akvo, kaj hakis obeliskojn, naŭ etaĝojn altajn.

Ĉie, kie sin montris la nova sinjoro de Egipto, la regnanoj salutis lin kun furioza entuziasmo. Eĉ la krimuloj, laborantaj en la minejoj, kies korpo estis kovrita de necikatriĝintaj vundoj, eĉ ili ĝuis la feliĉon: la faraono ordonis liberigi ilin de la laboro por tri tagoj.

Ramzes XIII povis esti kontenta kaj fiera: neniu faraono dum sia venka triumfo estis tiel akceptata, kiel li dum sia paca ekskurso. La nomarĥoj, skribistoj kaj ĉefpastroj, vidante la senliman konfidon de la popolo al la nova faraono, kliniĝis antaŭ lia povo kaj murmuretis inter si:

Tiamaniere la opozicio de la altranguloj, tre forta antaŭ kelke da monatoj, hodiaŭ eksilentis kaj cedis la lokon al senlima humileco. La tuta aristokratio kaj pastraro falis sur la vizagon antaŭ Ramzes XIII; sole Mefres kaj Herhor restis neflekseblaj.

Ne estas do mirinde, ke kiam la faraono revenis de Sunnu Tebojn, tuj en la unua tago la granda trezoristo alportis al li malbonajn novaĵojn.

Ebriigita de la akcepto de la popolo kaj de la humileco de l' riĉuloj, la faraono ne koleris plu kontraŭ Herhor kaj Mefres. La tempo de la kolero pasis, venis la momento de l' agado, kaj en la sama tago Ramzes kombinis planon.

En la sekvinta tago li alvokis siajn plej konfidindajn homojn: la ĉefpastron Semon, la profeton Pentueron, la favoraton Tutmozison kaj la Fenicianon Hiramon. Kiam ili kunvenis, li diris: