Politiko sago

Tial mi ne voĉdonis Petron

Cent jaroj da honesteco! proklamis slogano de partio socialisma laborista hispana, PSOE, je la komenco de la reĝimo postfrankisma, kiun multaj ignorantoj nomas Demokratio, ĉar ili ne scias pri tio, kio demokratio estas. Sed mi dubasPetro Sanĉes. pri tiu honesteco, kiu ne ebligis deputitojn socialismajn voĉdoni por la rajto de virinoj voĉdoni, aŭ persekuti krimu­lojn dum sia regado kiel registaro de His­panio je la 30aj jaroj de la lasta jarcento. Ankaŭ ili ne estis honestaj, kiam ili propagandis kontraŭ NATO, kaj jam en povo ili sukcesis igi la popolon voĉdoni jese al ĝi 40 jarojn poste.

Ĉu estis honeste krei terorisman grupon GAL, por kontraŭi murde murdistojn de ETA? Dum la longa regado de PSOE de Felipe Gonsales, korupteco komencis en Hispanio, kaj tio ne ŝajnas honesta procedo...

Jes, korupteco estas interna trajto de ĉi tiu reĝimo, sed PSOE faris nenion kontraŭi ĝin  dekomence.

Pri la agado de la dua regado socialisma en nia lasta historio, tiu de Jozefo Ludoviko Rodriges Sapatero, ni jam parolis, nesciante ankoraŭ ĉu liaj misfaroj venas pro ĉu turpeco, ĉu malico, sed Petro Sanĉes vere ricevas heredaĵon de kaj Felipe kaj Jozefo Ludoviko, eĉ nevolante. Senkulpigi pri iliaj misfaroj supozas malkrei la partion PSOE kaj fondi novan, eĉ se per la sama ideologio. Laŭ mi, vera hispano ne povas voĉdoni por PSOE ĉar neniu alia partio vundis nian nacion tiom multe kiel tiu partio, kiu neniam sciis kion fari favore al nia nacio per la povo kiun senkondiĉe hispanoj donis al ili je 1982 kaj 2004,

Sed la intencitaj paktoj de Petro ne permesas dubon pri lia soifo pri povo, sengrave al kia kosto. Li nenion faris pri la gravaj eventoj en Barselono kaj cetera Katalunio, kaj sekve oni ne povas trankvile vivi tie, ĉar polico kaj ceteraj ŝtataj institucioj ne garantias komunan, pacan vivon. Tiel mi ne voĉdonis petrosanĉesan PSOE-n.

Li nun manovras kapti apogon de deputitoj de aliaj partioj. Mi kredas, ke neniu falos en tiu kaptilo, time al veno de PODEMOS en lia registaro, kaj finfine ni havos trian balotadon por la bono de Hispanio kaj eble plibonigo de socialismo.



Kajeroj ~ Kajero 111ª ~ En PDF (paĝo 11ª)