Politiko sago

Tial mi ne voĉdonis Kasadon

Por ĉio, kio unuigas nin estas la slogano de Partio Popola dum la balota procedo de 2019. Sed tion tiu partio ne faris tiam, kiam estis necesa, antaŭ du jaroj, kiam la konstitucia Prezidento de la Kataluna Aŭtonomio proklamis sende­pen­donPaŭlo Kasado. de Hispanio, kaj la sekva aplikado de artikolo 155ª de nia Konstitucio. Ĉu ni fidi partion, kiu obeas politikan ko­rek­tecon   anstataŭ niajn le­ĝojn? Jes, mi komprenas, ke Paŭ­lo Kasado ne gvidis la partion tiam, sed mi pre­fe­ras kredi, ke partio ne estas homo, sed anaro da homoj kun komuna ideologio aŭ idealo. Kaj la idealon kon­ser­vi His­pa­nion unuiĝinta ne estis ple­nu­mata de tiu partio, kiu laŭ mi perfidis tiam Hispanion, tio estas, nin ĉiujn.

De kiam komencis tio, kion oni nomas demokratio, en nia lando, kreiĝis nova partio, Alianco Popola, al kiu aliĝis diversaj personoj, kiuj rolis en la antaŭa reĝimo, kiel Manuel Fraga Irbarne, iama ministro pri Informado (tio estas, propagando) kaj Turismo. Li kaj Santjago Kariljo (fama komunisto al kiu oni supozas gravajn krimojn dum la Intercivitana Milito) ĉefrolis la ceremonion pri pardono kaj amnestio, entombigante por ĉiam malnovajn rankorojn kaj malamojn. Poste oni ŝanĝis la nomon de la partio al Popola Partio, kaj tiel Jozefo Maria Aznar sukcesis iĝi Prezidento de Hispanio je 1996, bedaŭrinde kun helpo de sendependistoj katalunaj, al kiuj li devis pagi per politikaj favoroj, kiuj nun ni pagas per malamo de katalunoj junaj al la cetera Hispanio kaj hispanoj. Poste, je la jaro 2000ª, li atingis absolutan majoritaton, sed li ne nuligis la socialisman leĝon pri edukado, LOGSE, kiu punas memdisciplinon kaj meriton, ĉar ideologiismo socialisma postulas, ke ni ĉiuj estas egalaj ne nur pri rajtoj, sed pri ĉio alia, kaj sekve ĉiuj devas sukcesi en lernejo, eĉ se oni ne scias ion ajn. Li pasigis leĝon pri malpliaĝulo, forprenante de neplenkreskuloj tutan respondecon prileĝan, kio certe ne preparas ilin por vivo kiel respondecaj civitanoj.

Jes, la plej grava argumento kontraŭ PP estas ĝia propra historio. Veras, ke ĝi solvis la problemojn ekonomikajn kaŭzitaj de PSOE dum tiu estis en povo, sed ekonomio ne sufiĉas, se oni ne dignigas la nacion kaj la civitanaron. Kaj tiurilate PP fiaskis.



Kajeroj ~ Kajero 111ª ~ En PDF (paĝo 10ª)