Politiko sago

Tial mi ne voĉdonis Santjagon

Santjago kaj premu Hispanion! estis la batalkrio de hispanoj dum la rekonkero kontraŭ muslimoj dum la lastaj sepcent jaroj de Mezepoko. Nun tiu estas la slogano (etimologie: batalkrio) de VOX (etimologie: voĉo, en la latina lingvo),Santiago la partio gvidata de Santjago Abaskal. Oni vidas, ke ties parolado estas por Hispanio kaj unuiĝo, kaj tio okazigas, ke aliaj partioj sendistinge nomigas lin kaj siajn partianojn faŝistoj, ksenofobiistoj, seksistoj, kaj aliaj insultoj eĉ pli gravaj. Tio ja estus sufiĉe bona rekomendo voĉdoni por tiu partio, komprenante kiom da damaĝo la ceteraj partioj jam kaŭzis al Hispanio, tio estas, al ni ĉiuj hispanoj, cefe al ties voĉdonantoj, kiuj ne kuraĝis kritiki ilin, kaj sekve iĝis iliaj komplicoj pri forrabo de suvereneco kaj pri perfido kaj korupteco.

Tamen VOX kunhavas gravajn erarojn al ceteraj partioj politikaj: ĝi celas iĝi ŝtata partio, anstataŭ nacia partio. Tio estas, ĝi celas partopreni la ŝtaton, kaj ne la popolon de Hispanio. Per favora balotado al ili, ili iĝos parton de la ŝtato, ne de la nacio. Post kiam ili estos en povo, ili povos donaci bonajn postenojn al siaj partianoj kaj subtenantoj, same kiel la aliaj partioj faris dum la lastaj 40 jaroj, kaj la reĝimo de Diktatoro Fransisko Franko faris la antaŭajn 40. Aldone, ili anoj de la registaro kaj la deputitaro ĝuos la privilegion ne esti juĝata de normala juĝisto, kiel ni ĉiuj, sed de la Supra Tribunalo, kondiĉe, ke la Kongreso de Deputitoj permesos ĝin. Ili diras, ke ili forprenos la aŭtonomiojn, kaj tiu ĉi estas la unua fojo, kiam oni parolas pri tiu afero. Pli facile dirite ol farite, kvankam mi aprobas tian entuziasmon, esperante, ke ili iam sukcesos malaperigi tiun kanceron de la bonfarto de Hispanio. Sed ili ne defendas la liberecon kolektivan por hispanoj, nur individuajn, kaj tio ne sufiĉas.

Jes, eble ili faros aferojn aliel, sed tio ne sufiĉas. La reĝimon politikan regantan en Hispanio nun oni ne povas ŝanĝi el interno. Oni ja devas elimini la artikolon 99an de la Konstitucio, kaj ankaŭ la 6an, kaj tiom multajn aliajn, ke preferinde oni eliminu la tutan Konstitucion kaj kreu novan fare de parlamento elektita tiucele. Sed neniu partio, eĉ VOX, parolis pri tio. Do, ili ne estas por kolektiva libereco aŭ reprezenteco de civitanoj, kaj pro tio, eĉ se ili parolas pri apartigo de povoj, mi ne estas por ili.    



Kajeroj ~ Kajero 111ª ~ En PDF (paĝo 7ª)