Politiko sago

Tial mi ne voĉdonis Alberton

CIVITANOJ estas partio fondita kontraŭ sendependismo, sed ne certas mi pri tio, ke ĝi defendas hispanajn kulturerojn kontraŭ moderna korekteco politika. Ties anoj Kovriloparolas pri hispanaj civitanoj,  certe, sed ne pri ni, la nacio hispana, laŭ mia eltrovo. Ĉar Hispanio ne estas la hispana ŝtato, sed la nacio hispana.

Ĉu CIUDADANOS gvidas diskurson pri taŭroludo, Semajno Sankta, kaj aliaj hispanaj tradicioj? Oni ne nepre devas esti religiema defendi tiun lastan, aŭ taŭrluda amanto por defendi tradicion, kiu estas atakata nur pro tio, ke ĝi estas hispana... Ili ja diras, ke ni estu eŭropaj, sed ne pri tio, ke ni estu hispanaj...

Jes, dekomence la partio gvidata de Alberto Rivera kaj Ines' Arrimadas estis io bona kaj necesa en la politika etoso hispana, sed nun ŝajnas, ke ili dubas pri tio, kion fari. Ili ne donas certecon al ni pri tio, kion ili faros en la registaro. En Andaluzio ili rifuzas saluton kaj kunlaboron al VOX pro tio, ke ili ankaŭ subtenas la mensogon pri ekstremodekstrismo VOXa, kio estas evidenta mensogo, ĉar en la parolado de tiu lasta estas eĉ ne unu referenco al perforto aŭ ideoj ekstremaj, kiel en aliaj landoj ekstremdekstro petegas. Kaj ĉi tie naciismaj partioj kaj ekstremomaldekstrisma partio PODEMOS, ekzemple pri dialogo kun tiuj, kiuj volas rompi Hispanion.

Jam en Hispanio politikistoj ne ariĝas laŭ dekstro aŭ maldekstro, sed laŭ supro kaj malsupro. Politikistoj iĝis kasto, ili konsistigas novan rason, kiu vivas sur modestaj hispanoj, kies nura posedaĵo estas sia laboro..., kiam ili sukcesos trovi postenon.

Mi ne vidas en CIUDADANOS la emon zorgi pri ni, malmultekostigi nian vivon, protekti niajn tradiciojn kaj kutimojn, eĉ protekti niajn bordojn, sed ili ankaŭ ŝajnas sklavigi al postuloj de politika korekteco. Kaj pro tio mi ankaŭ ne voĉdonis por Alberto.

Nun la balotado donis nur dek sidlokojn al CIUDADANOS, kaj la reago de Alberto Rivera estas demisii kaj ne plu okupiĝi pri politiko. Mi kredas, ke tio estas honesta, persone, sed malutila al sia partio. Li devus resti iom da tempo kaj helpi sian anstataŭanton preni la gvidadon de la partio..., aŭ eble li mem korekti la gravajn problemojn, kiuj okazigis tiom malbona rezulto por la partio. La ŝipestro submariĝu kun sia ŝipo, ĉu ne?

Nun Alberto Rivera estas normala civitano hispana, sen emo al povo. Mi certas, ke li jam pentas pri sia hasta decido, ĉar nun la partio estas sen klara gvidanto aŭ politiko. Ĉu la restantaj dek deputitoj de lia partio apogos aŭ malapogos la registaron?

Pro tio ĉi tiu hispana civitano ne voĉdonis por CIVITANOJ.


Kajeroj ~ Kajero 111ª ~ En PDF (paĝo 8ª)