Redaktore sago
Sapiens

Ĉu ni estas sapiens?

Mi ĵus legis interesan historion de homaro, kiu pensigis min multe pri aferoj, kiujn mi jam kredis  finlernitaj. Historio mem, ĉar tiu ĉi historio ne temas pri herooj, gereĝoj, konkeroj, kaj datoj. Ĝi temas pri historio de tuta homaro, kolektive.

Mi lernis dekomence, kial homo sapiens venkis homo neandertha­lis-on, eĉ se tiu ĉi lasta estis multe pli forta ol la unua, sed nur indivi­due: estas limigite la kvanto da homoj, kiujn individuo povas koni. Sed sapiens elpensis ion, kio mankis al neanderthalis': reli­gi­on. Tiu eltrovo fratigis homojn, sengrave ĉu ili konis unu la aliajn persone, ĉu ne. Pro tio ili ariĝis multe pli nombre ol la alia homa grupo, kaj finfine malaperigis ĝin.

Mi kreskis, pensante, ke la Franca Revolucio estis tio, kio ŝanĝis la historion de homaro. Naive mi atentis al la rakonto de S-ro Harari, priskribante la tri verajn revoluciojn laŭ historio de homaro: 1 Kognitiva (antaŭ 70 000 jaroj), 2 Agrokultura (antaŭ 40 000 jaroj), kaj 3 Scienca (antaŭ 500 jaroj). La Franca Revolucio ne estas menciita, ĉar ĝi vere venis el scienca, kaj tuje post bankroto de Francio kaŭzita de reĝo Ludoviko 16ª.

Kaj tiel la aŭtoro trairas la historion de homaro, rakontante ĝin el nova, pli freŝa vidpunkto, kiu igas la leganton rekonsideri pri tio, kio ni estas, de kie ni venas, kaj kien ni iras. Plaĉis multe al mi la konsoderoj pri homa feliĉo, kaj lia respondo al tio. Mi honeste rekomendas la legadon de tiu eseo 400 paĝlonga. Manĝaĵo por penso.



Kajeroj ~ Kajero 114ª ~ En PDF (paĝo 3ª)