Movado sago

La voĉmesaĝa revolucio
aŭ la Movado 17ªFº
rigardata de ekstero

SapiensDe kelkaj monatoj mi, sub plumnomo Francisco Paroligema, instigas geesperantistojn el la tuta mondo paroli en Esperanto pere de programo Telegram, kiu permesas kunhavi parolajn (ne nur skribitajn) mesaĝojn facile. Baldaŭ multaj samideanoj aliĝis la ideon, kaj oni jam povas aŭskulti ĉe si la voĉojn de miloj da samideanoj dise el la mondo. Kiu diras, ke oni ne parolas Esperaton? Oni jam povas montri, ke ĝi estas unu el la plej parolataj lingvoj el la mondo. Laŭ mia eltrovo, ĝi rangas inter la 20 plej parolataj, el ĉirkaŭ sep mil.

Tamen, tio ne estas senkoste. En Espe­ran­tio ekzistas anoj ĉiaspecaj, same kiel en ĉiu alia homa aro. Multe da egoj vunditaj, kiuj trovas grave al si piedpremi samideanojn, kiuj faras ion elstaran kaj kvalitan. Do, estas kelkaj parolantoj de Esperanto, kiuj akre atakis min pro tiu iniciato.  Mi rakontu tion, kiel tiu brila ideo disvolviĝis.

Je listo Esperanto-español la 17an de februaro mi sendis voĉme­sa­ĝon. Knabino respondis tuj, kaj tria homo apogis la ideon, ke oni devas paroli en Esperanto senhonte kaj ade. Sed administranto malkonsentis pri tio, kaj ni decidis translokigi niajn parolojn al retejo de programo Telegram*. Tie la Dua viro, ni nomu lin Duo, proklamis, ke tiam komencas la Voĉmesaĝa Revolucio. Tamen estas kontraŭuloj al tio, kaj la nombro da mesaĝoj malkreskas, pro ridindigaĉoj de malparolemuloj kaj kaj enviuloj. Tamen la krizo korektiĝas per si mem kaj nun estas centoj da voĉmesaĝoj en tiu listo. Ĉar finfine surstrataj geesperantistoj povas paroli, aŭskulti bonajn kaj malbonajn parolantojn, homojn, kiuj havas ion diri, kaj aliaj, kiuj nur celas pasigi la tempon parolante kun geamikoj, kaj tio kuraĝigas ĉiujn finfine paroli senhonte kaj senlime. Tio ja estas vera revolucio, kvankam kelkaj preferas nomi ĝin Movado 17ªFº,


http://vocxmesagxejo.telegramo.org. Reiru.

Kajeroj ~ Kajero 114ª ~ En PDF (paĝo 4ª)