Politiko sago
Karlo Marx

La evangelio laŭ Sankta Karlo Hispana flago

Kelkaj fanfaronas pri ateismo, ĉar ili asertas, ke ili ne kredas pri Dio. Nu, oni ĉiuj havas sian privatan dion, ĉu ĝi koincidas kun tiu katolika, ĉu ne. Laste mi legis en ĵurnalo hispana VegamediaPress artikolon per kiu oni faras publikan konfeson pri ateismo. Sed ateismo ne estas religio, sed manko aŭ neo pri ĝi. Pri ĉia religio. Tial estas absurda, ke oni faru kredkonfeson nefidan.

Ne estas sengrava afero tiu, ke francaj revoluciuloj parolis je 1789 pri «Diino Racio», eĉ ili personigis ĝin per ĉiesulino kun ĉapo frigia. Por tia vojaĝo ne necesis mortigi tiom da homoj, mi opinias. Ĉar racio, pri tiu mi konsentas kun francaj revoluciuloj de la 18ª jar­cen­to, ja estas ĉiesulino: ŝi vendas sin al ĉiuj kaj al ĉiesaj ideoj. Oni povas rezoni ĉion, ĝis tio, ke nun ni loĝas en Marso, se oni akceptas la koncernajn premisojn sengrave al tio, kiom absurdaj ili estas, nur pro tio, ke oni admiras la atentatan sofiston. Tamen, oni devas respekti historion kaj la sentojn de aliaj homoj, se oni ne volas ridindigi sin aŭ, tion, ke la aliaj ne piedpremu la kolon onian tuj, kiam ili povos. Kaj mi diras tion, ĉar kelkaj opinias, ekzemple, ke ĉar ili mensoge asertas, ke la Inkvizicion inventis la Gereĝoj Katolikaj, iam tio estos vera. Ti­el, kiel diras la fama enciklopedio Wikipedio, «Mezaĝan In­kvi­zicion oni fondis je 1184 en regiono Langedok' por batali la Albiĝanan Herezon de kataroj aŭ albiĝanoj, kio rezultas iom tro frue por Gereĝoj Katolikaj, kiuj ja forpelis el siaj reĝolandoj judojn praktikantojn je 1492, pli ol 300 jaroj poste. Tamen ĉiuj judoj, kiuj kristaniĝis povis resti en la lando, same kiel ĉia alia subulo de iliaj regolandoj. Tamen ili ne estis la unuaj reĝoj forpeli judojn el Hispanio, ĉar gota reĝo Sisebuto faris sam je 616, estante tiu lia la dua el la 21 forpeloj, kiujn judoj suferis laŭ sia historio. Sed ĉe la cetera Eŭropo, oni ne permesis, ke ili elektos ĉu restu ĉu ŝanĝu sian religion aŭ foriri, sed oni persekutis ilin rekte, konfiskante iliajn posedaĵojn, se ili ne bonŝance foriris terurigitaj antaŭ oni kaptis ilin. Ho, sed krom hispanoj, ili estis gereĝoj, kaj aldone katolikaj, do ĉian rubaĵon oni rajtas ĵeti sur ilin hodiaŭ el maldekstro ekstremisma, ĉar la cetera loĝantaro ŝajnas, ke ili kredas havi la devigon gratuli sin kun ĝi, malgraŭ tio, ke nek Hispanio nek la cetera mondo ŝuldas ion ajn bonan al maldekstro.

Sed strange tiuj, kiuj diras, ke ili ne kredas pri ia ajn dio, ja kredas pri aliaj aferoj. Mi ankaŭ opinias, ke ni ĉiuj kredas pri io, ĉu ni devas, ĉu ne. Sed kelkaj kredas pri revolucio. Ili kredas, ke per mortoj oni plibonigas la bonfarton de homaro! Mi referencas al historio:

Delacroix

La Franca Revolucio estis sangavida, tiu rusa de 1917 estis tia eĉ pli, sed ŝajnas, ke ili du estis ne tiom sangavida kiel tiu Kultura Revolucio de Maŭ Ze Dong en Ĉinio. Sed tiuj murdoj, kompreneble, ne estas obĵeteblaj, ĉar oni faris ilin «pro la bono de la celkaŭzo». Kvazaŭ celo, kiu kaŭzas murdojn ne estus mizera kaj malaprobinda kaj mala al Homaj Rajtoj, kiujn cinike definis la Konstitucio Respublika mem de 1789...

Ĉar mi opinias, ke la revolucio estas malsukceso de evoluo. Oni devas mortigi neniun por tio, ke homo progresos. Hodiaŭ oni laboras 40 horojn semajne, aŭ malpli, en evoluigintaj lando, sen neceso mortigi neniun, ĉu reĝon ĉu respublikan prezidenton ie ajn, atingi tion, kiel revoluciuloj de 1789 faris kun sia reĝo, aŭ tiuj de 1917 kun la Caro, kiu, interkrampe, jam estis forpelita kaj en prizono, dum respubiko demokrata komencas sian agadon. Sed tion revoluciuloj silentas ankaŭ «pro la bono de la celkaŭzo», certe. Pro tio, ke ankaŭ kriis «Vivu Rusujo!» tiuj 1931-aj kvin jarojn poste, eble kontraŭstari tiujn «faŝistojn», kiuj kuraĝis krii «Vivu Hispanio!» Sed okazas, ke Hispanio estas ni ĉiuj hispanoj, ne nur tiuj frankismaj. Nunaj revolucismemuloj diras, ke patrio ne estas flago, himno aŭ_reĝo, nur pro tio, ke ili ne komprenas, ke simbolo ne estas simboligito, kaj vere flago kaj himno reprezentas Hispanion, sed ne estas Hispanio. Kaj Hispanio estas ni ĉiuj, inkluzivante la reĝon, kiu provizore representas nin ĉiujn hispanojn... Eĉ se ni ĉiuj vidas Hispanion en nia flago kaj himno, nia nacio ne estas tiuj simboloj...

Sed, evidente, tiujn aferojn oni diras al kredantoj pri tio de S-ro Karlo Marks', kaj ili nervoziĝas, kaj komencas, minimume, insulti kaj ofendi. Pro tio oni ne kontestas ilin, kutime. Escepte de tiam, kiam oni forfikigas ilin, pro ties manko absoluta da rezonado, ĉar ili ne havas, kutime, intelektan honestecon pravigi tiun, kiu pruvas sian pravon. Ĉar la komunisma kaŭzo neniam faris bonon al iu ajn landon. Ili prenas kiel siaj aliesajn meritojn. Kaj pro la misinforado kaj analfabetismo funkcia tiom ofta en kontestantoj, se ili iam ĉeestas, aŭ ankaŭ pro intelekta pigremo kaj manko da emoj diskuti, ili finfne imponas siajn dogmojn kvazaŭ ili estas veroj.

Do, kion diras La Evangelio laŭ S-ro Karlo Marks, ofte referencita kiel Manifesto de Partio Komunisma? Oni povas trovi tion, inter alie, ĉi tie: «La komunistoj malŝatas kaŝi siajn konceptojn kaj intencojn. Ili malkaŝe deklaras, ke iliaj celoj povas esti atingataj nur per perforta renverso de ĉiu ĝisnuna sociordo. Timtremu la regantaj klasoj pro komunista revolucio. La proletoj per ĝi povas perdiu nenion, krom siaj ĉenoj. Ili povas gajni mondon. Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!» Jen lastaj vortoj, kaj pro tio oni povas trovi ilin facile: ili kuŝas ĉe la fino de tiu teksto. Terure, ĉu ne? Perforta renverso de ĉiu ĝisnuna sociordo. Tiel oni faris je 1917ª kaj oni provis fari en Hispanio je 1934, kvankam ĉi tie ili ne bone faris, kaj eĉ pli honte por ili, venis en la vojon Generalo Fransisco Franko, milita heroo kaj spertulo pri militaj aferoj surloke pro siaj kampanjoj en Maroko. La batado, kiun li donis al ili, ankoraŭ pikas ilin. Pro tio oni eltombigis lian kadavron kaj kaŝis ĝin en malproksima loko por ke liaj partianoj ne povos omaĝi lin, kaj nun ili volas fari leĝon enprizonigi tiujn, kiuj apologios tiun sinjoron kaj liajn ideoj. Nekredeble en reĝimo, kiu nomas sin demokrata kaj surbuŝe defendas liberecojn pri penso kaj esprimado. Ili diras, ke pro tio, ke en Germanio oni malpermesis Naziismon, ĉi tie oni devas malpermesi Frankismon. Mi ne scias, ĉu ili diras tion pro malsaĝo, ĉu pro fio: Naziismo estas politika doktrino bazita sur rasismo kaj ksenofobio, dum Frankismo ne estas politika ideologio: Franko fondis reĝimon diktaturan en lando, kiu neniam estis libera (kaj mi kuraĝas dirim ke ĝi ankoraŭ ne estas libera, kaj neniam estos tia, se ni hispanoj ne vigle reagos), kaj frankistoj estas nur tiuj, kiuj defendis aŭ ankoraŭ defendas tiun politikan reĝimon. En Venezŭelo, ekzemple, ne estas diktatoreco, kvan­kam kelkaj ade diras, ke estas: tie oni suferas totalismon, Aleksandro Solĵenicinkiun ĉiuj scias, ke estas tute mala: en diktaturo oni povas fari ĉion, kion oni ne malpermesis, dum en totalismo oni povas fari nur tion, kio estas permesite. Kaj ne estas same. Pro tio je la jaroj kvindekaj en Hispanio ni rakontis ŝercojn pri Franko, kaj en Ĉeĥoslovakio ĉiuj silentis, por ke najbaro ne denoncos ilin al politika komisaro. Mi mencias tiujn ĉi kazojn ĉar temas pri mia persona sperto: mi estis en Hispanio je kvindekaj jaroj, kaj la alian aferon rakontis al mi ĉeĥon antaŭ dudek jaroj. Komunismaj reĝimoj ĉiam estis totalismaj, dum dekstroj ĉiam estis kontentaj fondi diktaturojn. Sed modernaj komunistoj diras, ke ja temas pri samaj aferoj. Eble ili ne scias pri tio, kion diris viktimo de Sovetunio, Aleksandro Solĵenicin, kiu vizitante Hispanion diris, ke ĉi tie ne estas diktaturo, ĉar hispanoj povas iri vivi tien, kien ili deziros en hispana teritorio sen peti permeson al iu ajn, ĉar ni ĉiuj povas paroli pri ĉio, kaj studi, aŭ ne, la karieron, kiun oni volos, sen ŝtata entrudo. Alivorte: Ŝtato ne estas la posedanto de hispanoj, sed nur de la registaro, male al tiu reĝimo, kiun li mem suferis inter Kaŭkazo kaj Siberio. Kaj revenante al tio, kion oni faris en Germanio, kaj Eŭropa Unio, oni malpermesis komunismon. Sed pri tio oni diras nenion ĉi tio, ĉar povus okazi, ke ni scios. Fakte malinformiloj hispanaj estas en manoj, preskaŭ ĉiuj, de "progroj" (falsaj progresismuloj) kiuj kredas, ke velkaj ideoj de la 19ª jarcento estas progreso. Pro tio ili estas naciismaj kaj ekstremomaldekstraj. Ĉar, gesinjoroj, en nuna Hispanio ne ekzistas simpla, baza maldeks­tro.

Revenante al fidoj, multoj, kiuj vortumas sin ateismaj ne hezitas eĉ momente pri tiuj ideoj de S-ro Karlo Marks, kiujn ili akceptas kiel dogmojn kaj aldone ili fifamigas tiujn, kiuj havas kuraĝon dubigi ilin. Poste ili plendas pri katolikoj, kiuj apogis la reĝimo de Franko kaj plie. Sed veras, ke dum la Dua Respubliko Hispana oni murdis multe pli da kristanoj ol en alia ajn persekutado, kiun tiu religio suferis ĝis tiam en la tuta mondo.

Ili ankaŭ akuzas Katolikan Religion kontraŭstari naskiĝkontrolon (ho, fia Johano Paŭlo 2ª!) kaj eŭtanazion. Marĝenigante (por posta pristudo) tion, kial defendantoj de aborto kaj eŭtanazio oponas al mortopuno por seriaj murdistoj, mi ne vidas kongrua tiun malaprobon kun defendo pri libereco pri penso. Katolika Eklezio ĉiam normigas siajn kredantojn, ne iujn aliajn. Se vi ne estas katoliko, vin ne tuŝas tio, kion Papo diras, kaj vi ade povos opinii libere, kaj ankaŭ voĉdoni libere. Sed ŝajnas, ke estas homoj, kiujn libereco pri esprimo ĝenas, kiam opinio ne koincidas kun iliaj propraj ideoj. Nekredantoj, mi vidas ĉie ajn, nur defendas sian propran liberecon pri esprimo, ne tiun de aliaj, ĉar opinioj devas esti inspirataj ĉiam de la spirito de S-ro Karlo Marks, ĉar ili neniam sentaŭgas. Poste ili starigas diktaturon (fakte totalismon) de proletaro, kiu plej damaĝas proletojn mem, ĉar uzante sian ideologion kiel lito de Prokusto, tranĉas el popolo tiujn, kies piedoj forstaras la liton. Multaj el ili volas dialogi, sed nur cele al tio, ke oni pravigos ilin. Kiam tio ne okazas, la aliaj certe ne estas dialogemaj...

Do tio, defendi ideojn sen rezoni ilin, pretendi, ke dogmoj politikaj havas sciencan bazon, kiam scienco mem agnoskas siajn erarojn kaj baziĝas en memkritiko, eksperimentado, kaj logika dedukto, estas religieske eĉ pli danĝera ol tiuj de veraj religioj, ĉar ties ĉi temas pri Pretervivo, dum tiuj aliaj temas pri defendo de tio, ke paradizo estas tiu ruiniĝo per kiu estas premiata la fido ekstrema de partianoj al tiu ideologio en Ĉivivo.

Nun, gesinjoroj de radikala maldekstro, vi nomos min faŝisma aŭ eĉ pli malbonaj aferoj, sed tiuj totalismaj estas vi, ne mi.



Kajeroj ~ Kajero 115ª ~ En PDF (paĝo 4ª)