Redaktore sago
La monataj numeroj.

Post la monata sperto

De aprilo de 2019 ĝis lasta monato ni aperis antaŭ vi, leganto, ĉiun monaton. Sed mi trovis, ke la kosto produkti kaj sendi la magazinon estas ĉirkaŭ €30 (ne €45, kiel ni erare diris en niaj antaŭaj manĉetoj) jare. Mi konscias, ke kelkaj esperantaj magazinoj kostas eĉ pli (€52 Monato, laŭ mia eltrovo), sed mi tro­vas tion troiga por normala esperantisto. Pro tio ni deci­dis reveni plej eble kiel nia antaŭ­a mal­multekosta abon­pre­zo, es­pe­rante, ke ne ĝenos tiom multe la samideanojn apo­gi la magazinon per tiu ĉi nova abonprezo, €10. Jes, ni antaŭe sendis la kvar jarajn numerojn kontraŭ nur €5, sed ni ne plu povas fari tion pro la plialtiĝo de la poŝtoprezo.

Dum la lasta jaro ni spertis interesajn reagojn, kaj ni esperas, ke ni ade ricevos ilin, eĉ se la magazino nun estas nur monatotria. Apude montriĝas la unua kaj la lastaj kovriloj de nia sperto. Mi povas diri, ke estis tre interesa kaj eĉ amuza travivaĵo, kiun mi bedaŭrinde ne povas daŭrigi, se aliaj homoj ne helpos min fari ĝin. Mia verkado suferis pro tiu konstanta pretigado de la magazino, sed nun mi jam rehavas la eblecon okupiĝi pri ambaŭ projektoj.

De kelkaj tagoj ni estas enprizonigitaj en Hispanio, kaj mi parolas al vi pri tio per aparta artikolo, KOVID19ª, la pandemia monda krizo. Ankaŭ vi legos novan verkon mian, Sanigaj murdoj, kaj ankaŭ la koncernan ĉapitron de La Faraono, de Boleslaŭ Prus laŭ traduko de KABE, kaj retajpo mia. Mi esperas ke tio plaĉos al vi.

Bonan legadon.

Jesuo,
redaktoro



Kajeroj ~ Kajero 115ª ~ En PDF (paĝo 3ª)