Recenzo sago
Barbaroj troigas.

Ni amas la Minoran Maron

Lastan Aprilon la 5an oni publikigis tiun ĉi interesan verkon, bedaŭrinde nur en la hispana ankoraŭ, pri la plej granda krimo ekologia, kiun oni faraĉis en Murcia de kiam mi povas memori.

Kiam mi unue venis en Murcion, antaŭ 43 jaroj, mi trovis naturan mirindaĵon, Maniko de Minora Maro, tio estas, longa lango de tero, kiu ĉirkaŭis kvanton da me­di­te­ranea maro, formigante kva­zaŭ lagon, kies profundo estas malgranda, tiel, ke oni povas sekure naĝi tie. La tempe­ra­turo estas agrabla, kaj infanoj povas ludi senprobleme.

Tamen, kompanioj ĵetis ru­bon, kiun ili ne plu necesas produkti siajn varojn, kaj iom post iom la Minoran Maron estis ruinigita. Nun politikistoj kulpigas unu la aliajn, sed neniu solvas la problemon. Ŝajnas, ke Eŭropo donis monon por ke tiun oni solvos, sed la registaro de Hispanio blokis ĝin nome de nekonfesindaj kialoj. Ĉu pro tio, ke la registaro aŭtonoma estas de alia politika partio, kaj politikistoj ade vundas la popolon nur pro siaj problemoj?

La libron oni povas aĉeti ĉe la librovendejo de Diego Marín, apud la murcia universitato, kaj ankaŭ mendeblas ĉe la ĵurnalo VegaMediaPress mem,  pere de Vasapo aŭ telefono: 637680285/ 663897890, kontraŭ €12 plus sendokostoj. Se oni deziras scii pli pri la libro, oni legu la artikolojn http://vegamediapress.com/art/19291/un-analisis-de-220-paginas-en-el-libro-amamos-el-mar-menor kaj http://vegamediapress.com/art/19034/amamos-el-mar-menor-un-libro-sin-dudas

Aranĉa Merino estas pskikogiistino, kiu helpas homojn pere de siaj prelegoj pri psikologiaj aferoj. Lastatempe mi vidis ŝian filmeton en Youtube [jutub'] pri la ses bazaj emocioj.

Tiuj bazaj emocioj, laŭ ŝi je­nas: Timo, malgajeco, kole­ro, orgojlo, amo kaj ĝojo. Kune kun ĉiu emocio, ŝi priskribas ties celojn, stimulojn, funk­ciojn sentojn, koloron, troigo kaj maltroigo.

Estas interese koni pri si mem, kaj uzi tiujn emociojn, ĉar ni ĉiuj sentas ilin, sed ne devas lasi ilin regi nin mem.

Ekzemple, la celo de timo estas ebligi sekurecon kaj har­mo­nion kun sia vivo. La funkcio estas difini limojn; stimulo, mi­naco; senco, tuŝo; koloro, viola; troigo, hontemo, paralizo; maltroigo, troriskemo, venkismo.

Pri la aliaj kvin emocioj mi listigas ties valutojn:



Kajeroj ~ Kajero 117ª ~ En PDF (paĝo 14ª)