Redaktore sago
Kovrilo 117ª

Kia estas demokrata?

Ja tedas min tiuj, kiuj memdifinas sin kiel demokrataj. Tamen ili voĉdonas en nedemokrataj balotoj. Kaj post kvardek du jaroj mi ne konsideras, ke ili estas senkulpaj naivuloj. Oni ĉiam estu respondecaj pri memagoj.

Demokratio estas sistemo garantianta sendependecon de povoj kaj reprezentiveco de civitanoj, kiuj voĉdonas sciante pri tio, kion oni faras. Ĉu oni deziras mastron dum la sekvonta kvarjara periodo? Ĉu oni deziras reprezentantojn, kiuj agos favore al niaj interesoj? Ĉu ni estas feliĉaj esti nur subuloj de partioj, kiuj serĉos siajn interesojn kaj profitojn kontraŭ tiuj niaj, se ili kolizias? Ĉu ni eltenos, ke registaro trudos sur nin sian ideologion kaj koncepton pri vivo? Jen diferenco inter demokratio kaj tiranio.

De kiam demokratio estis inventata en malnova Grekio, ĉiuj civitanoj interesiĝas pri la publikaj aferoj. Sed poste monarĥoj reprenis povon sur popolojn, kiam ne plu estis civitanoj, sed prifajfuloj devenantaj subuloj. Jes, popoloj deziris estis gvidataj anstataŭ gvidi sin mem kaj lasi administrajn aferojn en la manojn de funciuloj, kiuj formas tion, kion oni konas kiel Ŝtaton. Sed ĉu ni servu la Ŝtaton, ĉu la Ŝtato servu nin? Interesa diferenco inter tiranio kaj demokratio.

De kiam la moderna Hispanio ekhavis tion, kion oni bombaste nomas Demokration, oni suferas troigojn de la Ŝtato fontanta el tiranio de politikaj partioj. Ne gravas, funde, kiu partio regas, ĉar ili ĉiuj faras same, esence: ili bombadas nin per sia ideologio en lernejo kaj televido, kaj nuntempe hispanoj kredas, ke estas demokratio, kaj ke ni, la popolo, regas la landon. Bedaŭrinde tio estas nur revo: se la povoj ekzekutiva, leĝfaranta kaj juĝa ne estas sendependaj unu de la aliaj por efike kontroli unu la aliajn, kaj se aldone ne estas reprezentativeco, tio estas, ke deputitoj reprezentas nin, civitanojn kaj ne partiojn, ne ekzistas demokratio. Sekve ne estas civitanoj en Hispanio, sed subuloj. Do, decas, ke estu reĝo, ne respubliko. Bedaŭrinde jen la situacio en Hispanio, kaj mi dubas, ke tio ŝanĝos en la baldaŭa estonto.

Do, paciencon, respublikoj, paciencon kaj sopiron al libereco kaj respubliko. Iam, se ni vigle agos, aferojn oni ŝanĝos.

Jesuo,
redaktoro


Kajeroj ~ Kajero 117ª ~ En PDF (paĝo 3ª)