Redaktore sago

Kuba Ribelucio

Mainnfestaciantoj

Kubo atingis sian sendependiĝon je la jaro 1959, elmane de Fidel' Kastro kaj liaj sekvantoj, ĉar la sendependigo de Usono post la Milito kontraŭ Hispanio je 1898 neniam realiĝis. Fakte Kubo, Gŭam, Portoriko kaj Filipinaj Insuloj neniam petis sendependiĝon de Hispanio, sed ili estis alproprigitaj de Usono kiel militan predon sen demandi la popolojn, ĉu ili preferas esti usonaj ĉu hispanaj. Sed ili ja perdis statuson, ĉar ili ne plu estis provincoj de la ĉeflando, sed nur kolonioj de motropolo. Kvankam en Kubo tio ne eblis, en Filipinoj kaj en Gŭam usonanoj malrakidigis la ŝpurojn de tri cent jaroj da hispaneco, kaj nur restas nun kelkaj vortoj en moderna lignvaĝoj de tiuj lokoj. Interese estas rimarki, ke Gŭam tiutempe estis konata kiel Gaĥam'. Estas hipokrite, laŭ mia eltrovo, ke lando, kies kerna ideo estas Ni, la popolo, de tiam prifajfas la deziron de la loĝantaroj de tiuj insuloj. Nun en Portoriko estas movado de homoj, kiu petas reiron en Hispanion kiel Aŭtonoman Komunumon. Ni vidu, ĉu Usono ankoraŭ estas Ni, la popolo. Revenante en Kubon, la tiutempe timatan usonan reinvadon de la insulo nur povis bloki la ekamikeco kun Sovetunio, kaj pro tio Kastro devis submetigi sin kaj la tutan insulon kaj ties popolon al kredo komunisma de tiu dua granda povo tiutempa. Pro tio ne estas surprize, ke la homo, kiu sloganis siajn sekvantojn per la vortoj Libereco aŭ morto! serĉis la helpon de la plej malliberiga reĝimo en historio. Jes, Kubo sendependiĝis de Usono, sed kubanoj neniam sendependiĝis de sia registaro. Nur nun ŝajnas, ke malsato kaj malsano puŝis la popolon ribeli kontraŭ la revolucio kuba, unuvorte dirite La Ribelucio.

De kiam popola movado komencis kontraŭi la registaron prezidita de García-Candel, mi perdis la konekton kun miaj geamikoj kubaj, kaj tio zorgigas min, ĉar oni ne plu scias ĉu ili malbonfartas pro politikaj kialoj. Ĉu homoj ne plu havas rajtojn, eĉ la maldensan rajtaron, kiujn ili ĝuis ĝis nun en la insulo iama hispana? Sed eble ni hispanoj devus lerni ion de niaj samideanoj kubaj kaj peti liberecon, ĉar ni daŭre havas deputitojn kaj registaron, kiu ne reprezentas nin kaj ne laboras al nia profito, sed al tiu sia. Ĉar ni ĝuas individuan, sed ne politikan aŭ kolektivan liberecojn.

Jesuo, redaktoro

Kajeroj ~ Kajero 121ª ~ En PDF (paĝo 3ª)