Socialo sago

Pri la neeltenebla prezo de elektro en Hispanio


Kravato primoka.Vere ĉi tiu artikolo povus esti sinsekvo de la antaŭa. Nun ni havas la plej multekostan pre­zon de elektro de nia historio, kaj unu el la plej altaj, se ne la plej, el la mondo.

Tamen, ne mankas tiuj, kiuj diras, ke Pedro Sanĉes estas las plej progresisma prezidento de Hispanio... Bedaŭrinde, la lastaj eventoj en nia socio malverigas tiun aserton: li pligrandigis la de­pendecon de la aliaj du povoj, anstataŭ fari male, kio igus de­mo­kration pli granda kaj grava. Sed tion, kion li diris, kiam li estis kandidato, li ne faris.

Nun venas grava nova im­pos­to sur nia elektra  fakturo: oni bezonas gason por fari elek­tron —inter aliaj manieroj atingi tion—, kaj la Registaro de Hispanio, kon­traŭante paktojn kun Eŭropo kaj Ameriko, ŝajnas, ke nun aĉetas gason de Rusio, ĉar Alĝerio ne plu volas vendi al ni tion. Sed la Registaro ne havas monon, ĉar ili elspezas ĝin en sensencaĵojn, kiel la Minis­terio de Egaleco, kiun oni kreis por persekuti fantomojn, ĉar egalecon inter ĉiuj hispanoj ga­ran­tias la konstitucio de 1978. Estas laboro de la Registaro igi ĉiun hispanon respekti tion. Bedaŭrinde, la sola ri­me­do por ke la regis­ta­­ro faru tion estas am­plek­sigi ti­mon al kar­­­cero aŭ monpu­no kaj al po­li­co ĉe decaj civi­ta­noj, ĉar la mal­de­caj ha­vas nen­iun, kaj havos ne­ni­un ti­mon al aŭ­to­ritato, sen­grave a al tio, kion la registaro faros. Ni ne forgesu, ke ni ĉiuj estis enkarcerigitaj kon­traŭleĝe dum la pandemio dum kelkaj mona­toj, mal­ri­ĉigante nin ĉiujn, eĉ se la re­gis­taro ŝajnas ne suferi multe pri tio.

Dum la Prezidento petas sinoferojn al ni, li ade vojaĝas per aviadilo, helikoptero kaj luksaj aŭtoj, kvazaŭ li estus milionulo..., per mono nia, de la popolo de Hispanio. Nun la popolo finfine vidas, ke je sia fakturo de elektro, estas speciala nova imposto: ekstremo gasa je €0.12 po Kw/h, kio signifas, ke tre ofte la kvanto pagenda duobliĝas! Sed tiu nova imposto pri ekstremo gaso estas variebla ĉiutage, kaj je la  momento, kiam mi verkas ĉi tion, ĝi estas €0.37 po Kw/h! Kaj tio kvarobligas la bilancon...

Kravato primoka.Jes, popolo sinoferas, sed la registaro renoncas al neniu el siaj 22 ministerioj aŭ ties buĝe­toj. Ĉu tiu estas ekzemplo­dona registaro?

Eble oni povas pensi, ke mi troigas. Pro tio mi aldonas ĉi tie parton de fakturo de amiko, kiu devas pagi €129'86 pro tiu nova imposto, aldone al €15'05 de AVI (aldonValorImposto), tio estas, €144.91 pro tio, ke la registaro estas monavida.

Sed tio ne povus okazi, se en Hispanio ekzistus vera demokratio. Ĉar en demo­kra­tio, popolo regas, kaj se registaro agas kontraŭ la popolo, la po­polo —tio estas, ties re­pre­zen­tantoj— povas eksoficiigi al re­gis­taro tuj kaj senaverte. Kaj registaro, kiu scias tion, neniam mistraktas la popolon eĉ dekone al tio, kio la Registaro de Pedro Sánchez faras nun. Ĉi tiu fakte mortigas la kokinon de orovoj.

En demokratio, deputitoj ne reprezentas partiojn politikajn, sed la civitanojn, organizitajn po distriktoj. Deputitoj povas apar­teni al tiu partio politika, kiun ili deziras, sed tio ne gravas al la civitanaro, al kiu gravas nur tio, kion la deputitoj faras. Kaj en demokratio, parlamento povas voĉdoni eksoficiigi la registaron pro kompreneblaj kialoj, ek­zem­ple tiujn, kiujn faras la vivo de civitanoj neeblaj, same kiel okazas nun en Hispanio. Se Parlamento ne pravas, juĝistoj povas juĝi tion... Sed tio ne okazas nun en Hispanio:

Kaj juĝistoj kaj parlamento dependas nun de la volo de la Pre­zidento, kaj sekve demokra­tio ne ekzistas. Kio ekzistas nun en Hispanio? Diktatoreco, ĉar la tuta povo restas en manoj de ununura persono, kiu faras leĝojn senlimigite, eĉ tio ne estas lia laboro, ĉar tio estas la laboro de Parlamento. La laboro de la Prezidento de la Registaro estas garantii, ke ĉiuj plenumas la leĝon. Malfacila tasko, se la Registaro mem ne plenumas tion. Hispanio ne meritas registaron, kiu rabas nin kaj mensogas al ni. Ni vekiĝu!


Kajeroj ~ Kajero 124ª ~ En PDF (paĝo 14ª)