Socialo sago

Trompoj registaraj

Ŝajnas al mi mensoge tio,  ke sunaj paneloj estas senpaga elek­tro. Tio ŝajnas al mi sama trompo kiel tiu pri la elektra aŭto: unue oni subvencias ĝin per ĉies mo­no,  kaj poste,  kiam oni forigas la subvencion, oni prirabas niajn po­ŝojn. La elektra aŭtomobilo estis konata antaŭ ili inten­cin­tis,  ĉar ili estis tiel stul­taj multe­kos­tigi la prezon de elek­tro ĝis neantaŭviditaj kos­to,  suges­tan­te,  ke ŝarĝi la ba­te­­rion de la elektra aŭto,  es­ton­te,  estos pli multekosta ol ple­nigi la benzi­nu­jon. Sun­pa­ne­loj, same kiel elek­traj aŭtaj ba­te­rioj, estas mal­fa­cile recikleblaj —se oni eblos fari ti­on en la estonto—, kaj ili an­kaŭ estas multekostaj kaj havas li­mi­gi­tan vivon. Alivorte,  tiuj,  kiuj vivas de ekologiismo,  estas la plej malekologiemaj en la his­torio de la homaro.  Kiam oni eks­cios, ke ĉi tiu planedo ĉiam sci­is prizorgi sin? Eĉ de la homa specio, kiu kompare ankoraŭ estas ĝena viruso por tiu ĉi rokego,  por kiu ŝultrolevo sufi­ĉas por forigi kelkajn milojn da ekzempleroj per tremo da tero aŭ maro,  tajdego, vulkanoj kaj si­milaj.  Ni vivas en interglacia pe­riodo, sed ĉar la viktimoj de la LOGSE jam atingis la parla­men­ton kaj la Registaron, ili eĉ ne scias pri tio.


Kajeroj ~ Kajero 124ª ~ En PDF (paĝo 13ª)