Politiko sago

Favore al Reĝo Johan' Karlo



Reĝo Johano Karlo.Oni atestas neracian kam­pa­njon kontraŭ la reĝo Johano Karlo, en ĝenerala in­te­re­so sen­kre­di­tigi la Mo­­nar­ĥion, sed mi kredas, ke eblas es­ti sam­tem­pe res­pu­bli­kana kaj e­le­gan­ta. Ni respu­bli­­ka­noj nek es­tas kon­­traŭ la mo­­­nar­ĥio, nek kon­traŭ la re­ĝo, sed pre­fe­re fa­vo­­raj al la regado de la po­po­­lo, kaj sekve de la de­mo­kratio, ĉar ĉi ti­u lando apar­te­nas al ĉiuj, kaj tial estas oportune, ke ni ĉiuj al­pre­nu niajn poli­tikajn de­vojn por postuli niajn rajtojn, kaj ne esti nur kontraŭ la reĝo. Ĉar ne temas pri laso de la lando en la manojn de korupta pre­zi­dento de la respubliko, (kiel ĉiuj poli­ti­kistoj, kiuj par­to­prenis en la nuna politika reĝimo de Hispanio, bazi­ta sur korupto deveninta ne nur de la imuneco de la Reĝo, sed ankaŭ pri la postulata  privi­legio de miloj da politi­kis­toj ne esti juĝataj de ordinara juĝisto sen per­meso de la parlamento, kio pro­vi­zas al ili imunecon ĝis —post kiam ili ne plu estas deputitoj— ties eblaj krimoj jam kadukis), sed garantii, ke la maljustoj faritaj en la oficejo de reprezentado neniam preskrintiĝas. Kaj ĉar tio ne eblas en ĉi tiu reĝimo, tial mi diras, ĝi estas korupta pro tio, ke ĝi ne fontas el la popolo de Hispanio.

En la tempo de la aŭstraj reĝoj, kiam alta oficisto forlasis oficejon, li suferis Rezidejan Proceson, kaj se li kulpis pri io, li povis iri en mal­liberejon aŭ pli malbonan lo­kon. Tio ne plu eblas en la Hispanio de la 21ª jarcento, en kiu altaj politikaj postenoj estas ne­res­pon­decaj antaŭ la homoj, kiujn ili juris servi, ĉar tiuj kiuj devus juĝi ilin ne atingis sian oficon elektite de la popolo, sed post sukcesi ek­za­me­nojn aranĝitaj de la koncerna mi­nis­terio, tio estas, de politikistoj. Sed tiuj ekzamenoj —alidirite konkursoj— ne devus okazi, sed la postenoj, kiujn ili provizas, estu nomumitaj de balotado, kies rezulton oni povas renversi, se la elektito ne plenumas siajn devojn kaj promesojn. Tiukaze juĝistoj ne respondecas antaŭ la registaro, sed antaŭ la popolo, kaj sekve la procedo estus demokratia.

Sed tio estas sonĝo..., ĉar en Hispanio ne ekzistas de­mo­kratio kaj neniam estos. Ne se la politikistojn povas juĝi nur aparta kortumo, kiu bezonas permeson de la parlamento mem por juĝi la kontraŭleĝajn misfarojn de de­pu­ti­toj. Pro tio en Hispanio oni havas nur miraĝo de demokratio, vera mokado, ĉar la popolo .

Kaj se ne okazos demokratio, la figuro de la Reĝo plifortiĝu, kaj lia pulso ne tremu kiam temas pri eksigi la Registaron aŭ dissolvi la Parla­men­ton kiam ili ĉesas ple­nu­mi sian institucian mision, kion ili ofte faras, mal­graŭ la fakto, ke tiu ĉi kons­ti­tu­cio naskiĝis lame kaj mal­­de­mo­kratie. Sed tamen poli­ti­ki­stoj  malobservas ĝin, kaj nenio okazas al ili. Alilande politikistoj memmortigas pro tio, sed en Hispanio politikistoj ridaĉas al tio.

Pri la Reĝo Emerito oni diras multajn mensogojn, sed neniu kura­ĝas diri, ke la Reĝo estas nuda, tio estas, ke ĉi tiu Konstitucio ne estas tia, ke ĝi ne estas demokrata, kaj ke ni his­panoj meritas veran demo­kra­tion, malgraŭ la jankioj aŭ la nuna politika kasto. La emerito eble ne estis la ideala reĝo, sed nia politika kasto, entute, estis kaj estas multe malpli brila, kaj ties perfidon al ni, la popolo, neniu punas. La popolo ne povas elekti la kandidatojn por de­pu­titaj postenoj, kiuj estas en la listo de iu ajn partio, kaj poste oni cerbolavas nin por ke ni estu tiom sen­respondecaj voĉdoni por tiuj, ki­ujn ni ne konas, kiuj post alveno en ofi­con,  tute ne atentas al siaj pro­me­soj programaj, ĉar ili senhonte laŭ­ti­gas tion, ke programojn balotajn oni faras por ne plenumi.

Ĝuste pro tio, nia civitana devo estas ne voĉdoni. Ĉar se oni voĉ­donas por homo, kiun oni ne konas, oni ne nur estas nerespondeca kaj malprudenta, sed agas kontraŭ la bonfarto de nia kuncivitanaro.

Ĉiutage oni aŭdas eĥojn pri tio, ke mono estas lavata en impostaj para­dizoj de tiuj, kiuj ili devus procesi ĉi tiujn krimojn. Ĉiutage ni estas pu­nitaj per novaj impostoj por plenigi la poŝojn de la supozataj repre­zentantoj de la popolo, kiuj estas nur re­pre­zen­tantoj de siaj respektivaj partioj, pere de skandalaj salaj­roj. Kaj se komuna civitano  eraras en la impostdeklaro, aŭ sendas ĝin malfrue, oni punas lin aŭ ŝin per severa monpuno.

Nu, estas sufiĉe malsaĝe, ke oni permesu al si daŭrigi tiun reĝimon denaske korupta. Ĉar ni ne iras al armi­ta ribelo, ni ĉiuj fariĝu sin­de­te­nan­toj: ni petu al niaj proksimulanoj ne-voĉdoni. Kiam estos balotoj, ans­ta­taŭ iri voĉdoni, ni restu hejme, aŭ iru plaĝen, se estas varme. Lasu solaj ĉi tiujn politikistojn, kiuj malestimas nin kaj neniam faros ion por ni aŭ niaj infanoj.

Mi revas, ke iam la hispana popolo vekiĝos el ĉi tiu idiota letar­gio, kiun ni suferas kiel popolo, kaj kiam ni sukcesos havi vere demo­kra­tiajn registaron kaj tribunalojn, ke ĉiujn politikistojn, kiuj pasigis pli ol 40 jarojn, fan­fa­ronante esti demo­kra­toj false, ricevu Rezidencan Proce­son, por klarigi, ĉu ili agis kontraŭ la intereso de la popolo hispana. Ĉar ĉi tiu popolo iam estis grava, kaj estos grava la tago kiam ĝi denove vekiĝos. Se ne ekzistas demokratio, almenaŭ ekzistu juste­co. Kaj justeco ne povas veni de supre, sed de malsupre, de la popolo, kiu subtenas per sia mono kaj vivo  la sis­te­mon politikan.

Kaj intertempe, vivu la Reĝo Don Juan Carlos kaj la reĝimo de relativaj liberecoj, kiujn li venigis al ni post la morto de la Diktatoro. Tamen tiu ne justigu nian nelaboron por venigi la konstitucian Respublikon.




Kajeroj ~ Kajero 124ª ~ En PDF (paĝo 4ª)