Politika humuro sago

Pri dekstro kaj maldekstro




Reĝo Johano Karlo.Fama filozofo hispana Jozefo Ortega kaj Gasset' iam diris, ke Aliĝi al maldekstro, same kiel aliĝi al dekstro, estas unu el la senlimaj manieroj homo po­vas elekti esti stulta: ambaŭ, fakte, estas manieroj de morala hemiplegio.

De ĉi tiuj paĝoj ni ĉiam defen­das, ke oni bezonas kaj dekstron kaj maldekstron por marŝi, ĉar ho­mo, al kiu dekstro aŭ maldekstro mankas, falas. Simile okazas al lando. Sed por tiu oni vere devas havi maldekstron kaj dekstron, no­me: emo evolui kaj progresi, kaj emo konservi tion, kio bone funkcias. Evolui per evoluo mem estas tiom sensenca, kiom stagni kaj ne permesi al si evolui.

Bedaŭrinde mankas en His­pa­nio dekstro kaj mal­dekstro. Estas par­tioj, kiuj nomas sin —kaj ankaŭ aliajn— tiel, dekstro kaj maldekstro, sed tamen PSOE kaj PODEMOS ne pro­gre­si­gas la landon, ĉar ni travivas socialan regreson, kun malpli da rajtoj kaj bonfarto, kaj dekstro faras nenion solvi la aferon. En demokratio popolo igus la regis­ta­ron solvi socialajn kaj naciajn problemojn, sed bedaŭrinde en His­panio ne ekzistas demo­kra­tio.

Sed oni povas klarigi pri nia problemo priskribante tion, kion memdiritaj dekstruloj kaj mal­deks­truloj diras kaj faras:

Kiam dekstrulo diras, ke li ne ŝatas pafilojn, li nur ne aĉetas ilin. Kiam maldekstrulo diras, ke li ne ŝatas pafilojn, li volas malpermesi ilin eĉ en armeo.

Kiam dekstrulo diras, ke li ne ŝatas taŭroludon, li ne spektas ĝin kaj fino. Kiam maldekstrulo diras, ke li ne ŝatas taŭroludon, li provas malpermesi ĝin kaj uzas la taŭroludejon por mitingoj de sia partio.

Kiam dekstrulo diras, ke li ne ŝatas fumi, li ne fumas kaj fino.  Kiam maldekstrulo diras, ke li ne ŝatas fumi, li ne ripozas ĝis li malebligas, ke oni fumu.

Kiam dekstrulo estas sam­seks­emulo,  li vivas sian vivon trank­vile ĝenante neniun. Kiam mal­deks­­trulo estas samseks­emu­lo,  li fanfaronas pri tio,  para­dante "orgojle" kaj postu­lan­te sub­ven­cion publikan.

Kiam dekstrulo havas proble­mon en sia laboro,  li trovas ali­an postenon aliloke kaj fino. Kiam maldekstrulo havas problemon en sia laboro,  li denoncas laboran persekuton kaj strikas kontraŭ dis­kri­mi­nacio kun apogo de sia sindikato.

Kiam dekstrulo ne ŝatas tele­vid­programon, li ŝanĝas al alia kanalo aŭ malŝaltas la televidilon kaj fino.  Kiam maldekstrulo ne ŝa­tas televidprogramon,  li de­non­cas la kanalon pro tio,  ke ĝi estas faŝisma.

Kiam dekstrulo estas atea,  li ne vizitas preĝejon kaj fino.  Kiam mal­dekstrulo estas atea, li ne to­le­ras aludon al Dio ie ajn pu­blike, kaj protestas kontraŭ reli­gioj kaj ties simboloj (krom kontraŭ Is­la­mismo,  ĉar li ne sufiĉe kuraĝas).

Kiam dekstrulo havas eko­no­mi­­­ajn problemojn,  li laboras plej eble kiel multe,  kaj pro­vas pa­gi siajn ŝuldojn.  Kiam mal­deks­­tru­lo havas ekonomiajn pro­ble­mojn,  li kulpas la re­gis­taron —se ĝi ne es­tas mal­deks­trisma, kom­pre­ne­ble—,  en­­tre­­pre­­nis­tojn, bur­ĝistojn, ban­kojn kaj kapitalismon, globa­ligon,  Uso­non,  Filipon 2an,  Frankon,  la Pa­pon,  La Reĝa Madrido kaj eks­ter­teranojn...

Kaj tiel plu.

Sed kiam dekstrulo legas ĉi tiun artikolon,  li ridas kaj men­cias al amikoj esperantistaj. Mal­deks­trulo,  tamen,  koleras,  in­sul­tas la redaktoron kaj forĵetas la magazinon.

Ĉu vi leganto, opinias, ke tio estas troigo? Se jes, ni atendas vian opinion por publikigi ĝin en ĉi tiuj paĝoj.



Kajeroj ~ Kajero 124ª ~ En PDF (paĝo 6ª)