Politiko sago

Julion 23an

Prezidanto Sánchez

Ĉijare oni povos voĉdoni ne je decembro, sed je julio, pro la persona decido de unu homo: la Prezidento de la Registaro de Hispanio.

Ŝajnas, ke ne plaĉis al li la rezultoj de la lastaj balotadoj kaj aŭtonomaj kaj urbaj en Hispa­nio, kaj nun li decidis venĝi tiun ofendon, kiun la loĝantoro faris ne voĉdonante lin kaj iajn po­li­ti­kojn. Sed tio estas nur unu gra­do pli en lia koncepto, ke Hispa­nio apartenas al li.

La afero, ke la prezidanto de Hispanio la tutan povon en siaj manoj estas fakto, sed ankaŭ la certigo pri tio, ke ne ekzistas de­mokratio en Hispanio. Fakte ĝi neniam ekzistis, kaj eble neniam venos. Ni suferis —laŭ historio— absolutismajn reĝoj, elek­s­ter­landajn invadojn, kruelajn mili­tojn, kaj multe da koruptaj kaj stultaj regantojn. Ili agis kvazaŭ la lando apartenis al ili. Sed tio ne plu validas.

Hispanio apartenas al his­pa­noj. Tio ŝajnas evidentaĵo, ĉu ne? Kial proklami tion nun? Nu, Diktatoro Franko diris iam, ke Hispanio apartenis al li pro tio, ke li venkis la militon. Sed Sánchez venkis neniun militon, cu? Anstataŭ,  li perfortis la His­pa­nan Konstitucion, kiel la ­ Tri­bunalo diris antaŭ nelonge. Dum la pandemio li proklamis Alarmstaton, sed fakte la disponoj de la Prezidento estis re­ala Sieĝstaton. Kaj tio estas kontraŭ­leĝa. Iama diktatoro Franko faris simile —li pro­kla­mis leĝojn kaj agis senlime—, sed li diris, ke li ne estas demokrato.

Prezidento Sánchez, male, proklamas, ke li defendas de­mo­kration. Ankaŭ li diras, ke li estas progresemulo, kaj ke se ekstremodekstro venkas, venos katastrofo, kaj niajn rajtojn oni forprenos. Sed mi demandas, kiu defendos niajn rajtojn el Prezidento Sánchez...


Kajeroj ~ Kajero 128ª ~ En PDF (paĝo 23ª)