Nekrologo sago

Aŭgusto Kaskero forpasis


Instruisto KaskeroOni vivas atentante nur ĉitien kaj nunen, kaj oni diras, ke tio estas la taŭga afe­ro fari.

Tamen, foj­foje for­­­­pasas ge­amikoj niaj, el­staraj espe­ran­­tistoj, kiel Ĝor­­da­no Mo­ja, Jo­zefo Lu­do­viko Pé­rez Ó­vi­­­lo, plej kor­­mo­­la Jozefo Ma­­ría Berna­béu..., kaj nun Aŭ­­gus­to Ka­s­ke­­ro. O­ni fu­ne­­bras ilin, kaj me­­­mo­ras pri tiu bo­no, ki­un ili faris por Es­pe­ran­to kaj por ti­uj, kiuj vivis apud ili. Fojoje oni forgesas erarojn, kaj aser­tigas agrablajn atin­gojn tie­sajn.

Mi memoras, ke mi konis lin dum la Kongreso de Valensjo je 1993ª, kiun li mem organizis. Es­tis tiu mia unua kongreso universala, kaj dan­ke al li mi havis la ŝancon prelegi antaŭ centoj da homoj pri unu el miaj plej mirataj homoj: Fernando Sors, famega gitaristo hispana de la 19ª jarcento. Jarojn poste estis mal­bon­farto inter espe­ran­tistoj de ĉiparto de Hispanio kaj la centra oficejo de Madrido, kaj mi memoras, ke Aŭgusto agis kiel bonkora peranto... Sed ni ne parolu pri tristaj aferoj.

Aŭgusto Kaskero estis unu el tiuj homoj havindaj en nia Espe­ran­to Movado. Li multe agis por Esperanto, ĉefe pri ins­tru­a­do de nia lingvo kaj kon­gre­sor­ga­ni­za­­do. Li an­kaŭ es­tis Pre­zi­dan­to de la His­­pa­na Esperanto Federacio de 2005ª ĝis 2008ª kaj poste li ankaŭ estis Prezidanto de VEF, Valensja Es­pe­ranto Fede­racio.

Mi rifuzas kredi, ke li ne plu estas en Esperantio. Mi ha­vas la konvinkon pri tio, ke li an­ko­raŭ instruas kaj prak­tikas Espe­ran­ton en la Mondo Preter­viva.

Saluton al Aŭgusto, La Ĉia­ma Esperantisto!


Jesuo, redaktoro

Kajeroj ~ Kajero 129ª ~ En PDF (paĝo 4ª)