La 40-aj jubileaj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-40)

Litovio

La 40-aj jubileaj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-40) okazos la 10-18-an de Julio, 2004 en banurbeto BIRŜTONAS 40 kilometrojn suden for de KAŬNAS. La dua urbo de Litovio KAŬNAS situas je 100 kilometroj sudorienten de ĉefurbo VILNIUS.

Ĉi-jare BET estas dediĉata al eniro de Baltiaj landoj al Europa Unio kaj al venontjara jubilea la 90-a UK en VILNIUS.

Veno al la aranĝo la 9-an kaj la 10-an de Julio, forveturo - la 18-an de Julio.

Ĝis hodiaŭa tago al BET-40 aliĝis 150 personoj el 20 landoj. Aliĝoj ankoraŭ ĉiutage venas. Ni antaŭvidas ĉirkaŭ 300 partoprenantojn de BET-40.

Partoprenantoj de BET-40 loĝos en sanatorio «VERSME», en hotelo de katolika komunumo kaj en sportista komunloĝejo. Ĉiuj programeroj okazos en salono de urba kulturcentro, salonoj de urba municipo kaj en salonoj de sanatorio «VERSME». Konkrete solena inaŭguro, solena fermo, vesperaj kulturaj aranĝoj okazos en urba kulturcentro, seminario de Internacia Esperanto-Instituto kaj Balta Esperanto-Forumo okazos en du salonoj de urba municipo, ĉiuj aliaj programeroj okazos en salonoj de sanatorio «VERSME». En administra domo de sanatorio «VERSME» konstante funkcios Organiza komitato de BET-40 kaj riĉa libroservo.

Partoprenantoj de BET-40 manĝos en alia apuda domo de sanatorio «VERSME». La manĝado estos organizita kaj antaŭpagita. Menuo egala por ĉiuj. Eblos havi vegetaran manĝadon. Apude funkcias kafejo.

Loĝlokoj, manĝejo, kunvenejoj estas proksime unu de alia kaj facile atingeblaj perpiede.

Urbeto BIRŜTONAS estas atingebla buse, mikrobuse kaj aŭtomobile. La plej simple veturi al BIRŜTONAS el KAŬNAS, de kie veturas busoj al BIRŜTONAS ĉiuduonhore —ekde la 6-a horo matene ĝis la 21-a horo vespere. Prezo de busa bileto de KAŬNAS al BIRŜTONAS estas inter 5 kaj 5. 20 lidoj. Busoj de VILNIUS rekte al BIRŜTONAS veturas je 6. 50, 8. 30, 9. 30, 10. 55, 12. 30, 13. 30, 16. 00, 18. 10. Prezo de bileto estas inter 9. 10 kaj 12. 50 lidoj. De VILNIUS al KAŬNAS eblas trafi buse aŭ trajne, kiuj veturas pli-malpli ĉiŭore. Vojaĝo daŭras preskaŭ du horojn. Prezo de busa bileto inter VILNIUS kaj KAŬNAS estas 13 lidoj, prezo de trajna bileto inter VILNIUS kaj KAŬNAS estas 9,80 lidoj. En VILNIUS kaj en KAŬNAS busaj kaj fervojaj stacidomoj estas apude. KAŬNAS estas atingebla ankaŭ aviadile kaj ŝipe. Bonvolu ĉiuj atingu la lokon de BET-40 memstare. Ni ne havos eblecon renkonti vin en stacidomoj kaj fluĝavenoj de VILNIUS aŭ KAŬNAS.

Ekde la 7-a de Julio Organiza komitato de BET-40 funkcios jam en BIRŜTONAS. Tamen ĝis la 10-a de Julio oni deĵoros ankaŭ en oficejo de Litova Esperanto-Asocio, str. L. Zamenhofo 5, en malnova urboparto de KAŬNAS. Telefono en oficejo de LEA estas +370 37 208503, telefakso estas +370 37 228616. Telefono kaj telefakso de Organiza komitato en BIRŜTONAS estas +370 319 65670 kaj +370 319 65663. Portebla telefono de prezidanto de Organiza komitato Povilas JEGOROVAS estas +370 687 12219. Retadreso de Organiza komitato estas litova. ea@mail. lt Ĉambro de Organiza komitato en BIRŜTONAS estas sur la teretaĝo de administra domo de sanatorio «VERSME» (str. B. Sruogos 9). Ĉiujn informojn pri BET-40 ankaŭ eblas trovi en retejo de Litova Esperanto-Asocio www. esperanto. lt.

La 9-an de Julio (vendrede) kaj la 10-an de Julio (sabate) ekde la 8-a ĝis la 23-a horo en administra domo de sanatorio «VERSME» (str. B. Sruogos 9) okazos registrado de venantaj partoprenantoj de BET-40, loĝigo, eblos havi diversajn informojn. Dum registrado vi registros vian alvenon, ricevos pakaĵon kun diversa materialo, programon de BET-40, karton kun notita via loĝdomo kaj ĉambro, loko de manĝado, kuponojn por manĝado k. s. Ĉiuj, kiuj ne pagis anticipe aliĝkotizon, loĝadon kaj manĝadon aŭ pagis neplene, dum registrado devos pagi ĉion konforme al kategorio. Novaj anticipe nealiĝintaj personoj plenigos aliĝilojn. Malfruiĝintoj povos registri partoprenon en BET-40 ankaŭ dum postaj tagoj. Registriĝo por la ekskursoj kaj pago okazos aparte dum la aranĝo.

GRAVE : Pro akiritaj subvencioj estas ebleco esence rabati kostojn de partopreno por la unuaj tri kategorioj de partoprenantoj (a, b kaj c). Por kategorio a kaj b (esperantistoj el Litovio, Latvio, Litovio, ekssovetiaj landoj) loĝado en sportista komunloĝejo kaj en dulitaj ĉambroj de sanatorio «VERSME» kostos duoble malpli, t. e. respektive 10 lidojn nokte kaj 20 lidojn nokte. Por partoprenantoj el orienteuropaj ekssocialismaj landoj (kategorio c) la samo kostos 15 lidojn nokte kaj 30 lidojn nokte. Manĝado por la unuaj du kategorioj (a kaj b) tage kostos 10 lidojn, por kategorio c - 20 lidojn tage. Tiuj, kiuj ne aliĝis al BET-40 pro multekosteco, ankoraŭ povas tion fari nun. Ni akceptos ĉiujn dezirantojn.

La 10-an de Julio (sabate) vespere je la 19-a horo estas antaŭvidita komuna organiza kunveno de partoprenantoj. Dum tiu-ĉi kunveno vi ricevos necesajn praktikajn informojn. La saman tagon vespere okazos koncerto kaj libera interkona vespero sen fiksita programo.

La 11-an de Julio (dimanĉe) komenciĝos laboro de BET-40 kaj estas antaŭvidita organiza tempo por diversaj programeroj kaj por prepariĝo al solena inaŭguro de BET-40.

Dimanĉe (la 11-an de Julio) je la 17-a horo estas antaŭvidita katolika Diservo en Esperanto en loka preĝejo. Ĝin gvidos katolika pastro.

Solena inaŭguro de BET-40 okazos la 11-an de Julio (dimanĉe) je la 15-a horo en urba kulturcentro.

Solena fermo de BET-40 okazos la 17-an de Julio (sabate) je la 14. 30 en urba kulturcentro.

La unua pagita servo estas matenmanĝo la 10-an de Julio, la lasta pagita servo estas vespermanĝo la 18-an de Julio. Kiuj venos pli frue kaj/aŭ forveturos pli malfrue, devos pagi pro loĝado kaj manĝado aparte ĉiu persone.

Pri la ekskursoj. Merkrede, la 14-an de Julio, estas antaŭvidita tuttaga ŝipekskurso laŭ rivero NEMUNAS al subĉiela etnografia muzeo RUMSHISHKES. Tie okazos ankaŭ tagmanĝo kaj eventuale nacistila koncerto. Okazos ankaŭ aliaj surlokaj ekskursoj.

BIRŜTONAS estas bonega loko por simpla ripozo, promenoj k. s.

Bonvolu veturigu vendotaĵojn por libroservo, ekspoziciaĵojn, E-filmojn, lumbildojn.

La programo de la aranĝo estos riĉa kaj interesa. Laŭbezone eblos organizi apartan programon por gejunuloj kaj infanoj.

Ĉiutage aperos gazeto de BET-40. Ni antaŭvidas, ke la unua numero aperos jam la 9-an de Julio (vendrede). Tie vi trovos ĉiujn aktualaĵojn, informojn, anoncojn pri salonoj, eventualajn ŝanĝojn de la programo, precizigojn, prilumon de BET-40 k. s. Uzu la gazeton por diversaj anoncoj, proponoj, informu en ĝi pri la jam okazintaj programeroj k. s. Ĝi estas via gazeto, tial bonvolu anticipe prepariĝu kunlabori kun ĝi. Ni antaŭvidas, ke la gazeto estos 1-4 paĝa depende de via aktiveco, de la prezentita materialo por ĝi.

Laborlingvo de la aranĝo estas Esperanto.

Poŝta adreso de la aranĝo estas: BET-40, str. B. Sruogos 9, LT-4490 BIRŜTONAS, Litovio.

Dum BET-40 funkcios fotoservo, ekspozicietoj. Monon eblos ŝanĝi en urbaj bankoj.

Elektra tensio en Litovio ĝenerale estas 220-volta.

Nacia mono en Litovio estas lido kaj cendo. Unu lido egalas al 100 cendoj. Unu euro egalas al 3,45 lidoj, unu lido egalas al 0,29 euroj. La kurzo estas fiksita kaj ne ŝanĝiĝas.

Poŝtaj tarifoj en Litovio estas jenaj: simpla ĝis 20-grama letero enlanden kostas 1 lidon, eksterlanden 1,30 lidojn, aere - 1,70 lidojn. Oni devas plusi prezon de koverto.

Organiza komitato de BET-40 petas vin esti atentemaj, toleremaj, disciplinemaj, akurataj, ĝustatempaj.

Plena listo de partoprenantoj de BET-40 kun adresoj eventuale aperos broŝure post la aranĝo, ĉiu ricevos ĝin poŝte.

Dum la aranĝo sekvu anoncojn sur la anonctabulo.

Prepariĝu aktive labori dum BET-40. Sukceso de la aranĝo dependas de ĉiuj partoprenantoj.

BONVENON AL BIRŜTONAS

Organiza komitato (21. 06. 2004)

antauxa ~ Kajero 63-a ~ Kajeroj ~ Sekvanta
Muziko: Jen la nacia himno de Litovio.