Pri la graveco esti Letizia

Dr. José L. Pérez Óvilo

Laŭdantoj, sen perdi minuton, promenigis siajn plumojn kanti la virtojn kaj valutojn de la estonta Princino de Asturias, persono kiun hispanoj nur konis kiel parolantan buston je la “Novaĵoj”, kaj pri kiu oni nur povus diri, ke ŝi legis pli bone aŭ malbone la tekstojn, kiujn oni donis al ŝi. Sed ankaŭ ekzistis detalon tre revelema, kiun oni provis preterpasigi piedpinte, rilate al tiu emo tiom aktuala de hispanaj gepatroj nomumi siajn gefilojn strange al la hispana tradicio, per nomoj sen signifo en nia kulturo, aparte anglaj, karakterizigitaj ĉiuj ili per enhavo da duoblaj konsonantoj, intermetitaj hoj, kaj strangaj sonoj, kiujn eĉ la gepatroj ne povas prononci bone, kiuj anstataŭ doni al ili aĝiĝon kaj gravecon por supreniri ŝtupon en la socia skalo, kiel ili celas, nur atingas eivdentigi eĉ pli sian socian elvenon, kiun ili celas kaŝi per tio.

Kaj tiu estas la aspekto plej grava pri la manpeto de la Princo de Asturias, ĉar ne dubeblas, ke la ŝanĝo a Letizia estas ago volonta de la koncerna persono, kaj tie ĉi jenas la esenco, ĉar la celo estas tiu de la sola ŝajnigo, manifestante apartan trajton de personeco kies pretendo estas renonco al tio, kio oni estas, volante esti tio, kio oni ne estas, pro la opinio de aliaj.

Oni povas demandi al si kial ŝi ne enmetis hon post la t, atingante pli aristokratan Lethizian. Ne dubindas, ke manovroj tiaj taŭgas al Raphael, sed kion pensus ni hispanoj, se S-ino Letizia, de nun, imponus al Princo la nomon S-ro Philipo, celante pli grandan antikvecon, stirpon kaj internaciigon de nia monarĥio. Ĉiel, ni deziru, ke en la estonto ni ne havos kiel reĝon iun Jonathan I-an de Hispanio.

Mursjo, la 11-an de decembro de 2003.

antauxa ~ Kajero 63-a ~ Kajeroj ~ Sekvanta

Muziko: Valso de La Bela Dormantino, de Petro Ludoviko Ĉejkovski.
NOTO.- Tiu ĉi artikolo estis cenzurita de la perdiodaĵo La verdad (la vero) de Murcia, de la Grupo Correo vasco.