Por ludi la muzikon de Fernando Sor


Mi bedaŭras diri, ke mi ne povas sendi partiturojn pri la verkoj de Fernando Sor al iu ajn, pro kopirajtaj kialoj.

Fernando Sor Kvankam la muziko de Fernando Sor estas ĉies propraĵo ĉar li mortis antaŭ pli ol ok dek (80) jaroj, la eldonoj kiujn mi konas estas nove fingrumitaj kaj eldonita de kelkaj eldonistoj, estante la ĉefaj Daniel Fortea kaj Melchor Rodríguez (el Hispanio) kaj Brian Jeffery (el Britio). Se vi volas ludi la verkojn de Fernando Sor kaj vi ne havas partituron, mi rekomendas vin mendi ilin ĉe Biblioteca Fortea, Fúcar 10, Madrid-14, Hispanio (telefono 91-239 12 60), Editorial Soneto, Ap. 352, 28080 Madrid, Hispanio (Telefono 91 539 31 51), aŭ Tecla Editions, P.O. Box 7567, London NW3 2LJ, Britio. Ekzistas ankaŭ TTT paĝo de Tecla Editions, kies adreso estas http://www.tecla.com/ Se vi regas la anglan kaj volas scii pli pri Fernando Sor, mi rekomendas al vi la mirindan libron Fernando Sor: Composer and Guitarist (Fernando Sor: komponisto kaj gitaristo), verkita de Dr. Brian Jeffery.

Tamen, je adreso http://www.hebeonline.com/ oni povas trovi tute senpagajn partiturojn de Fernando Sor en formato PDF. Aparte konsultu la paĝon http://www.hebeonline.com/authorsfiles/sor/grsolo/studies.htm, kie estas senpagaj studoj belaj, inter ili tiu de mi plej preferata, numero 11-a de la verko 6-a, kaj la fama fantazio pri skota temo, verko 40-a, kiun oni povas trovi je http://www.hebeonline.com/authorsfiles/sor/grsolo/sw.htm.

Estas TTT paĝo pri Editorial Soneto, montrante sian oferton pri la verkoj de Francisco Tárrega, Fernando Sor, Julián Arcas, Santiago de Murcia kaj la italoj Maŭro Giuliani kaj Mateo Carcassi.

Aliflanke, estas programo muzika TablEdit ĉe http://www.tabledit.com por midiigo de guitarmuziko. Se vi regas la anglan, vi povas viziti la ttt-paĝon (se vi regas la hispanan vi ankaŭ povas viziti http://www.tabledit.com/index_s.htm), kie vi trovos milojn da partituroj, inter ili kelkaj originale verkitaj de Fernando Sor. Vi bezonas la programon TablEdit por vidi ilin, sed ankaŭ vi povas uzi tute senpagan montran version, ekhavebla tie, ankaŭ. TablEdit estas la sola muzika programo, laŭ mia kono, kies menuoj estas ankaŭ en Esperanto. Se vi havas la montran version, iru al menuo "File" kaj "languages", elektu "other languages", kaj tiam trovu la dosieron esperant.str: subite vi vidos la menuojn tute en Esperanto! :-)


Menuo ~ Enkonduko ~ Vivo de Sor~ Verkaro ~ Esperanto Hispanio ~