Eta omaĝo al poeto

I
En nokta brumo flustras koro mia,
kaj majstro revivas en plenda kant’;
sub pala luno tremas poezia
sento, kiu naskiĝas el sopirant’.
II
Ho, Bécquer, via vorto estas ombro
de amo, lumo en silenta koro;
en rimo viva restas via nombro,
eterna flamo, dolĉa doloro!
III
Famo eterna, ho, majstro ĝuas vi,
spegulo de venintaj poetoj,
serĉas nun kun tre ega envi'
sentivecon vian grandoj kaj etoj
IV
Sed silentu mi, majstro, silentu mi
nun antaŭ poetoj sentivaj, magiaj
ĉar korinklinan, fuŝan poemon mi
povas sentigi per aferoj tiaj...
Jesuo