Elegio

Adiaŭ

Ni ĵus sciiĝis. Aranĝante la lastajn artikolojn, ni ricevis la fatalan novaĵon: Dolores Ibárruri, la Pasionaria, mortis. Kaj, kvankam atendataj, tiuj vortoj sisme skuis nian animon, nin premis fermane ĉe la gorĝo. Stuporige. Forpasis Dolores Ibárruri... Forpasis tuta kosmo el revoj kaj esperoj, el revolucioj kaj bataloj por nia emancipiĝo.

Dolores, ĝis nun vivanta paĝo de la dudekjarcenta historio. Universala. Dolores: vulkana koro, nobla kapo kun griza hartubero. Kolombo en nigra vesto puntita pe dianto. Ruĝa dianto. Dolores preferis "morti stare, ol vivi surgenue", kaj ŝi ĵus foriris al la ĉielo de la homoj batalantaj por la popola kaŭzo: la ĉielo de la historio.

... Sed for bombaston! For gurditajn funebrajn paroladojn! Restu sur ŝia bildo kaj ekzemplo...

Dolores Ibárruri, la Pasionaria, ripozu en paco!!

La Redakcio           


Kajero 4ª ~ En PDF (paĝo 12ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo