Politiko

LA FEDERACIA ŜTATO

Ĉiuj perspektivoj aperantaj nun sur la horizonto politika de Hispanio, la direkto kien baskulas la politika evoluo de nia futuro, indikas klare, ke nia lando progresas, iom post iom, al federacia ŝtato kiel strukturo de la estonta politika organizo de la diversaj popoloj, el kiuj konsistas la antikva "Hispania".

Surbaze de tiu konjekto, mi opinias instrua kaj oportuna, esprimi kelkajn pensojn, kiuj helpos nin interpreti tiujn politikajn aktualajn signojn sin montrantajn nun ĉe ni en konstanta progreso kaj evidento. La instruo de tiu kvazaŭ pripensa ludo ne kuŝas en la ŝanco pri la trafo de tiu futuro politika, sed en la racia analizo de nia pasinto, la interpreto de faktoj kaj progresemaj aktualaj opinioj kaj, definitive, ni diru, en la graveco pri la konscio, kien moviĝas nia socio, ĉar neniam pensanta homo devas perdi ĉi tiun perspektivon.

Oni ne bezonas esti tro erudicia por Historio pro scii, ke Hispanio konsistas el aro da popoloj kun malsamaj karkaterizoj, variaj folkloro kaj moroj, kaj eĉ diferencaj lingvoj (kelkaj malaperintaj, aliaj ankoraŭ vivantaj).Federacia Tiuj popoloj kuniris laŭlonge de jarcentoj sur komunaj vojo kaj destino, devigataj de diversaj imperativoj: invadoj, memdefendo, kredoj, ambicioj, ekspansiismo kaj multegaj aliaj motivoj ne ĉiam eksplikeblaj.

Malfeliĉe, tiu historia kuniro ne estis konvene profitata de mallertaj nekapablaj politikuloj kiuj pli atentis la proprajn ambiciojn ol la aŭtentajn interesojn de la popolo, do ne surprize, ke anstataŭ uzi la forton de la unueco kiel intersolidaran ekvilibrigan politikon favoran al la kunvivantaj popoloj, tiuj "gravuloj" dediĉis sin kumuli povon kaj riĉecon, tiel obsede kaj malracie, ke tre ofte ili eĉ volis ke la katalunoj ne estu katalunaj; la andaluzoj, andaluzaj; la vaskoj, vaskaj, ktp., ili ja intencis dum jarcentoj  forviŝi unu el la plej riĉaj trezoroj de la personeco de niaj popoloj: la profilon, kiu difinas la karakteron de niaj diversaj kulturoj... Ili intencis fari mallerte, kion niaj francaj najbaroj atingis plensukcese: sufoki ĉiujn minoritatajn kulturojn kaj starigi "unuecan nedivideblan" landon, kiel efika rimedo por kontroli, manipuli kaj subpremi pli facile la popolon. Fakte, la tiranio, estas same perversa en Francio kiel en Hispanio aŭ ne gravas en kiu ajn lando, en tiu ĉi kazo oni devas bedaŭri, se la operacio estis tiel sukcesa, ke la civitanoj, la viktimoj, perdas definitive sian historian memoron... Malgraŭ niaj politikuloj la hispanoj ne perdis ĝin, sed estis necese, ke longa abomena diktaturo subpremu la hispanan popolon dum kvardek jaroj kaj akcentu tiun politikon centralizan kaj regreseman, por ke niaj miopiaj politikuloj, forte influitaj de la veraj demokratoj, perceptu, ke tiu erara politiko gvidata ekde Madrido kontraŭ la esenco mem de niaj popoloj, iĝis ne plu valida: tiel naskiĝis la ŝtato de la aŭtonomioj.

Hodiaŭ, kiel hieraŭ, la geografio kaj la historio kunigas niajn iberiajn popolojn, kaj devigas nin, atentante nian ĉirkaŭon kaj realon, organizi nian kunvivadon en libero kaj demokratio, sen perdi la perspektivon de nia plureco kaj singulareco de ĉiu el niaj popoloj. Tio estas ja gravega!

Laŭ mia opinio, la ŝtato de la aŭtonomioj ĉe ni, estas politika strukturo mezvoje al federacia ŝtato, en nia kazo konsilinda kadro por eduki nin kunvivadi en demokratio, perfektigi nian institucion adaptante ilin al la bezonoj kaj rajtoj de la civitanoj, kaj precipe, funkciigante ilin kun la alta celo korekti jarcentojn de ĉiaspecaj privilegioj kaj devigante nun redistribui ĉies riĉecon pli harmonie kaj solidare kiel kontribuo al pli racia politiko por starigi vivnivelon similan inter ĉiuj popoloj de la ŝtato.

Ke la farenda tasko estas grava kaj transcenda, pri tio neniu hispano dubas, apenaŭ etaj radikalaj grupoj kontraŭdiras kaj baras la komunan projekton sub la masko de naciismoj jam kadukaj kaj klare ekstertempaj, sed tre "konvinkaj" kiam ili uzas  la mitraleton kaj la amonalon(1).

La uzo de la teroro kaj la murdo fare de tiuj grupetoj grave bremsas la progreson al pli efektivaj atingoj de niaj popoloj, celantaj la memregadon, ne nur ĉar la unuaj ne respektas la homajn rajtojn de la ceteraj, sed ĉar ili renaskigis novnaciismon, milfoje pli danĝeran kaj konflikteman ol la pasintaj abomenaj naciismoj, ĉar ĝia eksplodema konsisto penetras en la malgrandajn sociojn kaj venenas ilin per la politiko krevanta de perforto kaj malamo. Cetere, mi jam indikis publike en aliaj artikoloj de simila karaktero al ĉi tiu, la bazajn erarojn de tiuj teroristoj, tute ne pardoneblaj en demokrata socio:

  1. la uzo de perforto kiel persvada metodo por konkeri siajn celojn, laŭ la plej pura stilo faŝisma.
  2. la ne akcepto al verdikto de la urnoj kiel demokrata esprimo de la opinio de plimulto.
  3. la anakronisma reklamacio pri teritorioj de najbaraj regionoj, laŭ la arkaika imperiisma stilo de la reakcio en pasintaj tempoj.
  4. la ne respekto al la individuaj rajtoj de la novaj lingvaj minoritatoj naskiĝintaj nun ĉe la propraj teritorioj.
  5. kaj ĝenerale, la malkapablo de tiuj homoj por la dialogo, la naciisma etoso fanatika kaj blinda, kiu starigis nevideblan reton inter la civitanoj, prezentante la nesimpatiantojn de la naciismaj ideoj, ne kiel malsamopiniantojn sed kiel perfidulojn kaj malamikojn de la popolo.

Kiel vi povas konstati, kara leganto, la vojo al federacia ŝtato en Hispanio kiel plia paŝo al memregado, estas plena de urtikoj kaj pingloj, kvankam nebremseble oni progresas en tiu direkto: en la balotprogramo de ĉiu progresema politika partio ekaperas pli-malpli klare tiu aspiro kiel promeso de nia tuja estonto. La idearo de idealismaj teoriuloj anoncas ankaŭ tiun ŝtupon kiel proksiman kaj dezirindan.

Nur mi petas al la naciistoj (teroristoj), kiuj bremsas la naturan evoluon de nia socio per tiom da perforto, ke ili faru imago-klopodon por modernigi sin, ke ili renovigu siajn ideojn por prezenti al la socio version pli altiran pri vaskismo, galegismo aŭ ne gravas kia, granda aŭ malgranda, naciismo, iom pli prezentindan ol tiu akirita per simpla mimetismo el la mezepoko, modernigita per pistoloj kaj bomboj...

Kompreneble, ke mi, persone, ankaŭ nek akceptos tiun naciismon nek iun ajn alian, sed almenaŭ ili aperos antaŭ la publika opinio ne tiel ĉifonvestitaj de ideoj, ĝuste kiam ni estas alvenantaj antaŭ la sojlon mem de la dumiljara epoko.

Antonio Marco Botella           

......            ......            ......            ......            ......

(1) Amonalo: eksplodilo konsistanta el amonia nitrato, aluminio en fajna polvo kaj tria elemento, ĝenerale trinitotolueno.


Kajero 4ª ~ Aliaj Kajeroj ~ En pdf (paĝo 9ª).
Enretigis Jesuo.