Redaktore

Survoje

Iomete pli stabilaj, jam survoje, la redaktoroj de "Kajeroj el la Sudo" volas speciale danki vin, legantojn niajn, pro la multaj esprimoj de estimo, kuraĝigo kaj bonvolo, kiujn preskaŭ konstante ni ricevis de vi ekde la unua momento de la ekredaktado de tiu ĉi bulteno.

Sen ia ajn havaĵo, kun la sola konvinko pri via komprenemo kaj nia volo, ni komencis la taskon, por kiu ni posedis nur certan dozon da entuziasmo, aŭdaco kaj amo. Ke malgraŭ Survojeviaj bonvolaj kritikoj kaj gratuloj ni ne estas kontentaj pri la rezultoj de nia propra laboro pri tio vi povas esti certaj. Tamen, ni diru, ke ni faris nian eblon kaj aspiras atingi pli kontentigan nivelon estonte: ni celas pli riĉan kaj varian enhavon; ni volas kiel eble plej inde vesti nian infanon; ni deziras, ke ĉiu progresema esperantisto sentu la bezonon legi revuon, kie oni povas trovi liberan tribunon por esprimi liberajn ideojn kun unu sola limo, tiu, kiu indikas la respektemon al la ceteraj, la toleremon pri ĉies opinioj kaj la agnoskon, ke ĉi gazeto estis fondita por defendi laboristajn interesojn kaj demokratajn kaŭzojn. Se en belaj formuloj, des pli bone!

Al tiu, kiuj afable demandis nin pri la kialo de la nomo "Kajeroj el la Sudo", ni, tute simple respondas: niaj kajeroj, verkitaj en la sudo de la Eŭropa Kontinento, estas la organo de la plej juna LEA-o  el ĉiuj ekzistantaj ĝis nun, kiu situas la plej suda el ili. Ne ekzistas alia intenco aŭ ekspliko pri tiu titolo. Al tiuj, kiuj, prave, kritikis la abomenan presliteron de la bulteno, ni povas respondi nur, ke per skribmaŝino inda je ekspozicio en muzeo ni ne povis fari alion. Tamen, ni diru, ke de nun la afero estos tute alia. Kompreneble, ke por tio ni bezonos vian malavaran kontribuon. Antaŭdankon!


Kajero 4ª ~ En PDF (paĝo 3ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo