Movado

La movado en kaj ekster Iberio


SabadellSabadell.-  La ĵurnalo "Diari de Sabadell" de la 19ª de Julio 1990, informas per tuta paĝo pri la HEF-kongreso okazinta en Sant Cugat del Vallés, substrekante la altan partoprenon de esperantistoj el la tuta Hispanio kaj tiu de delegitoj el dek unu landoj.

La ĵurnalo speciale elstarigas la viziton de la kongresanoj al la loka monumento omaĝe al d-ro Zamenhof, antaŭ kiu la Prezidanto de HEF ricevis de la aŭtoritatuloj la "urbo-ŝildo"-n. la Prezidanto Alonso dankis pro la honoro per emociaj paroloj.

***                  ***             ***

Togolando.-  Eburborda Esperanto Asocio, Unuiĝo Togolanda por Esperanto kaj la Benina Esperanto-Asocio, kunlabore kun UEA, preparas la Unuan Afrikan Kongreson. Ĝi daŭros tri semajnojn, de la 17a de decembro ĝis la 7a de januaro. La kongresaranĝoj okazos en Lomeo, Kotonuo kaj Abiĝano. Oni anoncas tre allogajn prezojn, kiuj kun la dolĉa tropika klimato kaj precipe la stimulo, ke per tiu partopreno oni kontribuas apogi la Movadon en Afriko, espereble multaj esperantistoj decidos vojaĝi al Afriko. Informoj: Centra Oficejo de UEA, Newu Binnenweb 176.- Nl.-3015. bj Rotterdam. Holando.

***                  ***             ***

Bondy.- Pro tro malfrua alveno de la koncerna raporto, ni ne povis siatempe amplekse informi al niaj legantoj pri la nunjara kongreso de SAT-Amikaro en Bondy (antaŭurbo de Parizo). Partoprenis ĝin 150 gekongresanoj el ok landoj. La  urbestro de Bondy inaŭguris aleon "Esperanto" kaj tre favore impresis al la urbo la Esperanto-Ekspozicio.

La 46a kongreso de SAT-Amikaro okazos en Amboise (Francio) en Pasko 1991 kaj oni celas pritrakti kiel ĉeftemon "La ekologion de la Loiro-regiono".


Kajero 7ª ~ En PDF (paĝo 15ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo