El aktuala liriko

"Unika amo"

Kaj
subite
en kalma nokto,
en senso-raba nokto
-amik', amanto de la akvo-
luma palpit' el mi ne scias kie
kaj via tikla humideco sur la poroj
metis la splenan kordon mia-brustan en vibradon.

Kaj
la kanto,
sirena kanto,
plur-voĉa lirlo-fugo,
irizis mian haut-konturon,
la krestojn de la montoj kaj la popolojn,
svenigis milde ajnan geston, ajnan spiron,
ajnan klopodon resti kontraŭ vi susur-imuna.

Vi,
ho, akvo,
basena akvo!,
ĝokonde ridetadis:
subtile, svage, sparke, sfinkse,
kun perla koliero el la astroj,
en punta robo el Alhambraj arabeskoj,
kun frizoj el zefiro kaj parfumo el la mirtoj.

Vi,
ho akvo,
stompit virin-bildo,
ondanta revo fine fakta!,
min vokis al la plej perfekta amo,
al la plej dolĉa kuplo sube de la luno,
al la krozad' plej karna sur volupto-ŝip' sen rudro.

***                       ***                       ***

Esperantisto: Se vi deziras akiriesperantistan kulturon kaj historiajn sciojn, ne dubu tuj viziti la Hispanan muzeon de Esperanto en Sant Pau d' Ordal (Barcelono).

Kajero 7ª ~ En PDF (paĝo 19ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo