Originala poezio 

G. KAMAĈO, poeto

Hodiaŭ aperas unuafoje en la fenestro de niaj Lirikaj Paĝoj la poezio de unu el la junaj promesoj pelj elstaraj el nia Movado, nome Georgo Kamaĉo.

Ne, ne timu, ke mi faros tedan prezenton pri la juna poeto kaj longe emfazos pri la grandaj kvalitoj beletraj kaj pripoeziaj meritoj de tiu ĉi junulo, kvankam li posedas ĉion menciitan. Momente mi nur diras, kaj tio ja multe signifas, ke li prosperis akapari en la BELARTAJ KONKURSOJ UEA-1990 preskaŭ ĉiujn unuajn premiojn, kaj tio ne estas ja bagatelo... Sed ni eniru en tiun poezian ĝardenon, kie floras la belaj versoj de Georgo, kaj plaĉe gustumu la modernan puran poezion de nia juna valoro:

libroj
Viajn gestojn, rigardojn, opiniojn,
mian vivon silente malkonstrui
kun tristo kaj trankvilo.

ekpaŝi somnanbule, elamiĝi
sur bermo inter grizo kaj tenebro
al ia vivo nova.

aero-planojn, iluzio-splitojn
konservi etiole kaj vuale
en fora malmemoro.
konscii, ke mi sentas vin novao
el inta kaj el inda firmamento
tepida kaj nebula.

revigligi avatare,
kaprice joviali,
sentime, sentime,
filandri ĉiun homon, ĉian humon
ĝis vi aperas re.

kaj sin demandi, ĉu
temis nur pri solstico, pri eklipso
aŭ mismiraĝo nuna.

flue blue scintilas via nomo,
tanĝas pensoj-serenon via spiro...
mi ĝoje vin invitas celakanti
en simpatio-maroj,
kies akvon vi nestis anonime

Georgo KAMAĈO.    


Kajero 9ª ~ En PDF (paĝo 19ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo