Originala poezio 

noktidojNOKTIDOJ


La nokto ĵus prisonĝis nin. Ĉi-nokte
akuŝis nin en glaŭka
valhal'. Memoru, kiel
du nuboj kreskis, fulme kazeiĝis
en min kaj vin: la amon
Ĉu vi timas?
Kaj ni la nokton lip-ĉe-lipe sonĝas.

La nokto nin prisonĝis. Mi torentas,
river' sen maro. Vi senpene kaptas
miaprofunde glitajn fiŝojn. Ene
de la suspiro flava de la luno
mi sentas, ke la nokto nin enrampas,
niajn devenojn lekas.
Ĉu vi tremas?
Kaj astra forto nepre nin kungluas.

La nokto nin prisonĝis. Eklilias
en nia himerejo tago-provo
kun la aromo tenta, ebriiga,
de l' morto. helpon! Iu nin sukuru.
savu la nokton kontraŭ vekaj heloj,
detenu la aŭroron!
Ĉu vi dormas?

Lumsparko solvas dis la nokto-sonĝon.


Miguel Fernández Martín.    


Kajero 9ª ~ En PDF (paĝo 20ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo