Literaturo

A. BAREA, VERKISTO DE LA EKZILO

EstisBarea multaj la verkistoj kiuj lasis Hispanion en ekzilon post la fino de la interna milito. Inter ili Arturo Barea elstaras kiel verkisto de la ekzilo, ĉar, kiam li foriris Hispanion, ankoraŭ li ne aperigis eĉ unu libron; fakte, kiam la unua verko de li aperis, Barea jam loĝis en Francio. Lia literatura produkto ne estis granda, oni dirus magre, sed la tuto kreiĝis ne nur for de Hispanio sed for de hispan-lingva etoso. Ĝenerale la ekzilitaj verkistoj moviĝis en hispan-lingva medio, sed ne li, kiu loĝis kaj verkis en Britio, izolita de tiu medio. Pro tio la verkoj aperis en la angla antaŭ ol en la hispana, t.e. en traduko antaŭ ol ili aperis en la originala lingvo. La tri libroj, kiuj formas la ĉefan verkon de li, la aŭtobiografia trilogio "La forĝejo de ribelulo", aperis en Britio inter la jaroj 1941 kaj 1946, dum la hispana versio aperis nur kvin jarojn poste en Buenos Aires.

Arturo Barea naskiĝis en Madrido en 1897. Lia patro mortis kiam li estis ankoraŭ infano, kaj, post malfacila infanaĝo li studis en lernejo religia, iris kiel soldato al la milito ĉe Maroko, havis postenon en banko, fine malfermis propran oficejon, edziĝis kaj havis familion. Dum tiuj jaroj li ne verkis, kaj, se la interna milito ne eksplodus en 1936, eble ni neniam estus aŭdintaj pri li, ĉar li maljnuniĝus kiel multaj aliaj etburĝoj havante komfortan apartamenton, tolereman edzinon, gefilojn, kaj, ĉar sufiĉe riĉa, amantinon kun kiu ĝui la somerajn semajnfinojn en Madrido, dum la familio feriis en la kamparo. Sed la eventoj kiuj komenciĝis je la 18a de Julio 1936 ŝanĝis  lian vivon kiel tiujn de multaj aliaj homoj.

Frue dum la milito Barea akiris postenon en Radio Madrido, kie li legis artikolojn kaj informojn por levi la spiriton en la fronto kj de la loĝantoj en la urbo. Komence de 1937 li konatiĝis kun Ilsa, aŭstra ĵuralistino kiu alvenis Madridon por raporti pri la milito al eŭropaj ĵurnaloj kun maldekstraj tendencoj, kaj enamiĝis al ŝi. Antaŭ la fino de la jaro ambaŭ lasis Madridon voje al Barcelono. En Februaro 1938 ili ricevis  permeson por vojaĝi al Francio kaj, fine, al Anglio. Dum ili aranĝis la paperojn por foriri el Hispanio la libro "Valor y Miedo" (Kuraĝo kaj Timo) estis akceptita de "Publicaciones Antifascistas de Cataluña", kaj rilate al ĉi tiu akcepto Barea diras en la libro "La Flamo": "Estis bone scii ke iom da mi restis en la lando".

Mi renkontiĝis kun Arturo Barea en London, dum printempo 1942, kiam mi laboris kiel juna ĉiofarulo en la oficejo de la literatura revuo "Horizon". Li ne loĝis en la ĉefurbo sed en malgranda vilaĝo ne malproksime de Oksfordo por eviti la aerbombadojn germanajn. Je tiu tago li venis al Londono por negoci pri la eldono de la dua parto de la trilogio "La Vojo" kaj trafis la okazon viziti nian oficejon, ĉar li volis interesi la redaktoron de "Horizon" pri artikolo, kiun li verkis, titolita "Lorca: la poeto kaj lia popolo". Kiam li sciis, ke mi estas hispano, li komencis paroli al mi. Cyril Connlly, la redaktoro, ne troviĝis  en la oficejo, do dum pli ol 45 minutoj mi aŭskuŭltis lin, kiu fumis senĉese, kaj inter la fumoblovoj li diris, kiel grave estis ke la hispanaj verkistoj en ekzilo konservu la valoron de la hispana literaturo, ĉar en Hispanio, tiam, neniu verkis ion gravan, kaj post la fino de la mondmilito oni devus reporti al la nova hispana demokratio la perditajn valorojn kulturajn. Li ne estis la nura hispano kiu en ekzilo parolis tiel, maniero kiun mi trovis pompa kaj absurda, ĉar ne ekzistis eĉ etan indikon, ke Usono kaj Britio forigos Fanco-n kiel ŝtatestro, se li restus neŭtrala. Dum li parolis, li montris al mi ekzempleron de "Valor y Miedo", kiun li kunportis por donaci aŭ prunti al la redaktoro Connolly. La libro estis presita sur malbona grizeca papero, tipa produkto de tiuj tagoj en Katalunio. La libro estis kolekto da legaĵoj, kiujn li disaŭdigis per Radio Madrido. Lin ĝenis, ke neniu interesiĝis pri ebla eldonado en la angla, sed li ne menciis, ĉu iu jam tradukis ĝin.

Tiam envenis la redaktoro, kaj tiu diris al mi: "Bueno, adiós, chaval, mi sendos al vi subskribitan ekzempleron de mia libro", ĉar mi ne ricevis libron, mi ne scias, ĉu li aludis al la jam eldonita "La Forĝejo", al la ankoraŭ neeldonita "La Vojo", aŭ eĉ al "Valor y Miedo".

Kiamaniere li kaj la nova edzino Ilsa, kiuj geedziĝis du semajnojn antaŭ la forlaso de Katalunio, envenis Brition, mi ne scias, kaj li ne klarigas tion en la trilogio. Evidentiĝis al mi, dum lia monologo, ke li amikiĝis kun francaj kaj anglaj verkistoj dum la Internacia Kongreso de Verkistoj, kiu okazis en Valencio kaj Madrido en 1937, kaj sendube ĉi tiuj amikoj helpis lin kaj la edzino atingi Brition.

La unua libro de Barea, kiu aperis en Britio frue en 1941, estis "Struggle for the Spanish Soul" (Lukto por la hispana animo), rapida analizo pri la hispanaj politikoj ĝis la triumfo de Franco. La libro estis tradukita de bonkonata amiko de la Respubliko, Peter Chalmers Mitchell, li mem verkisto pri natursciencaj libroj. Ĉi tiu libro neniam aperis en la hispana. Eble pro tio ĝi ne aperas en la tri bibliografioj hispanaj pri Barea kiujn mi vidis. Baldaŭ poste, en la sama jaro, aperis "La Forĝejo" en angla traduko fare de Chalmers Mitchell, unua libro de la trilogio aŭtografia, kiu portis antaŭparolon de la tradukisto; ĉi tiu  antaŭparolo neniam aperis en hispan-lingvaj eldonoj, bedaŭrinde, ĉar en ĝi troviĝas eroj pri la vivo de Barea ne menciitaj en la libroj de la trilogio. "La Forĝejo" ricevis grafindan aklamon en Britio, kaj la eldonisto baldaŭ premis la aŭtoron pri la fino de la promesita dua parto, "La Vojo". "La Forĝejo" rakontis la vivon de Barea de la infanaĝo, ĝis kiam oni vokis lin por iri al la milito ĉe Maroko. En 1943 aperis la dua parto, "La Vojo", en traduko de la edzino, Ilsa Barea. florojLa libro estis bone akeceptita sed ne kun la aklamo de la antaŭa, eble tion kaŭzis la enhavo, ĉar ĝi rakontis la aventurojn de la aŭtoro en Maroko dum la milito tie, milito nekonata en Britio kaj sen la allogo de juna infano en la Hispanio de la komenco de la jarcento. En 1946 aperis la tria parto, "La Konflikto" en la angla, sed titolita "La Flamo" en la posta hispana versio, ankaŭ tradukita  de Ilsa Barea. Ĉi tiu libro pritraktas la jarojn 1936 ĝis 1939, kiam li kaj la edzino venis en Brition. La libroj aperis unuope en la hispana, eldonitaj de Losada en Buenos Aires en 1949. De tempo al tempo epizodoj en la libroj estas iom romanecaj kiel, ekzemple, la trapaso de la landlimon en Francion, kiam preĝeja horloĝo sonas la dekduan, precize la horon kiam la permesiloj eksvalidiĝis.

Dum la presado de "La Konflikto", li preparis la manuskripton pri "Lorca, la poeto kaj lia popolo", kiu unue aperis felietone en "Horizon" kaj poste, ampleksigita, kiel libro: ambaŭ felietono kaj libro aperis en traduko fare de la edzino. Kiam ĉi tiu verko aperis, en Britio ankoraŭ estis malmultaj studoj pri la poeto, kaj, eble pro tio, ĝi estis bone akceptita. Hodiaŭ, kiam ni havas multajn pli profundajn studojn, ĝi aperas iom surfaca. En Januaro 1946 mi aŭudis de konatulo, kiu ankoraŭ laboris en la oficejo de "Horizon" ke Barea estis tre okupata reverkante "La Forĝejo"-n  en la hispanan, kun helpo de la angla traduko, pro perdo de la originala manuskripto; eble la morto de Chalmers la antaŭan jaron povus esti la kaŭzo de la perdo. Marra-López en sia libro "Narrativa española fuera de España" ankaŭ asertas, ke Barea devis reverki la hispanan originalon pro perdo de la manuskripto. Eble ĉi tiu reverkado kaŭzis paŭzon antaŭ la apero de "Rompita radiko" en 1952, romano kiu ankaŭ debutis en la angla antaŭ ol en la hispana. En ĝi ni trovas detalojn, kiuj devenas de la vivo de la aŭtoro. Esence ĝi rakontas viziton al Hispanio de ekzilito, kiu loĝis en Londono dum dek jaroj laborante kiel kelnero, enamiĝis al anglino, kaj ili kunloĝas kiel geedzoj. Li reiras al Madrido kaj trovas sin kiel eksterulon kaŭze de la grandaj ŝanĝoj, kiu okazis en la lando, dum li loĝis en Londono; eĉ la familio ne bonvenigas lin, ĉar oni opinias, ke ili estis forlasitaj de li, kaj la patrino sola devis antaŭenirigi la  familion. En la libro la detaloj pri la Madrido de 1950 ne ŝajnas aktualaj kaj la epizodo de la bordelo ne estas kredebla kiel reala de tiu tempo sed kiel, eble, memoraĵo de aventuro lia dum la junaj jaroj, fakte ĝi similas al priskribo en "La Forĝejo": ankaŭ la amantino komprenema de Londono memorigas al la leganto pri la amantino kiun li renkontis en Madrido kaj fariĝis la dua edzino kun kiu li loĝis feliĉe apud Oksfordo.

Barea neniam reiris al Hispanio post la forlaso en 1938 kaj pro tio li ne konis la vivon en la lando dek jarojn post la triumfo de Franco. Ankaŭ loĝante en komforto en angla vilaĝo li ne spertis la vivon de ekzilito laboranta en London kiel kelnero nek konis la ŝanĝojn, kiujn la jaroj de ekzilo portis en la kapon de tiuj, kiuj ne vivis tiel komforte. "Rompita radiko" havis sukceson nek en la angla nek en la hispana. Li ankaŭ verkis en kunlaboro kun la edzino Ilsa, mallongan libron "Unamuno, kritika studo", eldonitan denove, unue en Britio kaj poste en Argentinio.

Arturo Barea mortis en Britio en Decembro 1957, kiam nur 60-jara. La jaron antaŭ sia morto li vojaĝis tra Sud-Ameriko, sed ne reiris en Hispanion. En Britio li restis ĉe la rando de la pluraj grupoj de ekzilitoj, sed konservis rilatojn kun anglaj verkistoj de mildaj maldekstraj opinioj, kiuj estimis lian prozon, aŭ por pli bone diri, lian tradukitan prozon, kaj li estis helpata de du bonaj tradukistoj: Charlmers Mitchell unue kaj Ilsa Barea poste.

Li nomis la trilogion "La Forĝejo de ribeluloj", sed en ĝi ni ne trovas signojn de ribelo, nur iujn mildajn,  kiujn oni povus diri de ribelo, ĝi estas leginda kaj la populareco de la libro evidentiĝas, kiam oni vidas la plurajn eldonojn fare de Losada. Estas tiu trivoluma aŭtobiografio, verkita for de Hispanio izolita de hispana medio, kiu donis al li famon kaj faras lin la verkiston de la ekzilo, ĉar sen tiu ekzilo Arturo Barea neniam sukcesus iĝi verkisto.


Amador Díaz Elizalde.

*****                                                                                     *****

Bibliografio: "Valor y Miedo", Barcelono, 1938.

La jenaj libroj, unue eldonitaj en la angla akordiĝas kun la listo en la katalogo pri kopirajto de la Biblioteko de la Brita Muzeo, Londono: "Struggle for the Spanish soul" (Lukto por la hispana animo), trad. de Chalmers Mitchel. Londono 1941.
"The Forge" (La Forĝejo), trad. de Chalmers Mitchell, Londono 1941.
"The Track" (La Vojo), trad. de Ilsa Barea, Londono 1943; "The Clash" (La Konflikto), trad. de Ilsa Barea, Londono 1946.- "Lorca, the poet and his people" (Lorca, la poeto kaj lia popolo) trad de Ilsa Barea, Londono 1944.
"The Broken Root": (Rompita Radiko), trad. de Ilsa Barea, Londono 1951.
"Unamuno, a critical study" (Unamuno, kritika studo), kunlabore kun Ilsa Barea, Cambridge 1952.- "The Forging of a Rebel" (La forĝejo de ribelulo), trad. de Ilsa Barea, New York 1946.


Kajero 10ª ~ En PDF (paĝo 14ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo