Humuro

Bonvolu ridi..., sed ne tro!

Anekdoto pri bongusta kiso.-Veturas trajne en sama kupeo belega junulino kune kun sia patro, soldato kaj pastro.

La trajno ekpasas tra fervoja tunelo kaj tuj fariĝas absolutanigro, ĉar la elektra lumo ne funkciis. Subite aŭdiĝas sonora kiso kaj preskaŭ simultane ne malpli sonora vangofrapo. La trajno trapasas la tunelon, kaj la taglumo revenas. Ĉiuj homoj en la indikita kupeo tute silentas, rigardas unu la alian aŭ la plafonon, simulante ignori tion, kion ĉiu aŭdis, kaj tamen penas ĝajnigi, kvazaŭ nenio estis okazinta.

La patro pensas: -Kian teruran vangofrapon donis mia filino al la soldato!-

La soldato samtempe ankaŭ pensas: sonora vangofrapo far la belulino al la pastro!-

Kaj la pastro deduktas: -tre bona vangofrapo far la patro al la soldato-

Fine, la knabino suspiras kaj plaĉe konkludas: -Bonan vangofrapon mi donis kaj plej dolĉan kison mi ricevis! Kial ne ripetiĝos sama incidento?-

Intertempe la kunvojaĝantoj daŭre silentas kaj rigardas unu la alian. Tiu kiu donis la kison ankaŭ ricevis la vangofrapon, sed verŝajne la kiso estis tiel dolĉa ke li konsideris ĝusta la pagon... eble eĉ li ne rimarkis, ke li mem estis la paginto. Ho, mistero de la junaj koroj.

**********                 **********                 **********Ridu


Logika rezonado.- Du amikoj konversacias kaj unu diras la alian: -Mi edziĝos nur kŭn knabino bela, riĉa kaj stulta!-
-Kial stulta?- respondis la alia.
-Ĉar se ŝi ne estas bela kaj riĉa mi ne edziĝos kun ŝi; kaj se ŝi ne estas stulta, certe ŝi ne edziniĝos kun mi!-

La logiko ŝajnis tute neriproĉebla.

**********                 **********                 **********


Grava eraro
.- Eniris en apotekon maljunulo, kiu apenaŭ povis paroli skuite de fortega tusado. Li pene petis de la apotekisto siropon por mildigi la tusadon. La juna apotekisto estis en tiu momento gape parolanta kaj ŝercanta kun bela knabino kaj tute senzorge servis al la maljunulo per flakono. Post du horoj la maljunulo revenis al la apoteko kaj tute kolera, kvankam sufiĉe mallaŭte, diris al la juna apotekisto: -Vi estas stulta fuŝulo kaj tute ne serioza profesiulo ĉar vi servis al mi per laksiga siropo anstataŭ  per medikamento kontraŭ la tusado! Tio estas ja nepardonebla eraro!. -Sinjoro -diris la juna apotekisto- Mi multe bedaŭras tion, tamen mi konstatas, ke vi ne plu tusas...-
-Certe, mi ne kuraĝas! -respondis la malfeliĉa viro.

Niaj legantoj bone komprenas, kial la maljunulo ne kuraĝis tusi!


Kolektis Mª FERNANDA.


Kajero 10ª ~ En PDF (paĝo 12ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo