Legindaj rakontoj

LA INFANO, KIU REKOLEKTIS LA BULJONON

Estis foje infano, kiu kunportis la tagmanĝon por sia patro laboranta en la kamparo. La vojo estis tre longa, ĉar la patro iom foris, kaj la infano, ankoraŭ ne manĝinta, baldaŭ eksentis la grumbladon de sia malplena stomako kaj klopodis distri sin per kantado, tamen sensukcese. Do, tute nevole, la dekstra mano de la infano enŝiviĝis en la korbon, kiu li kunportis ĉe la maldekstra brako, deŝiris iom da pano, eltiris pecon de la frikasita viando kun terpomoj, kaj enbuŝiĝis la bongustaĵon.

Laŭlonge de la vojo ade li eltiris kaj manĝis pecetojn de la viando kaj terpomojn el la frikasaĵo, kiun li kunportis por la patro; ĝis fine, malgraŭ ĝisfunda priserĉo, li ne plu trovis ion solidan en la poto. Do, li lekis sian manon kaj suĉis la fingrojn.

Tiam li ekkonsciis sian misfaron kaj ekploris, parte pro pento, parte pri timo al la reago de la patro, kiu atendis lin jam tre proksime sur la kamparo.

Kun lanta paŝo kaj torenta plorado, la infano aliris la patron, kiu laŭte pridemandis lin:

-Kio estas al vi? Kial vi ploras?

Sen respondi, kaj ankoraŭ plorante, la infaneto alvenis ĝis la patro kiu senĉese demandis:Bojonon

-Kio estas, nu, kio estas, diru kial vi ploras?

Kaj la infano, transdonante la korbon, diris plorsingulte:

-Ve al mi... falis la korbo kun la manĝo, kaj mi povis rekolekti nur la buljonon!

Tradukis: Liven Dek.


Kajero 10ª ~ En PDF (paĝo 9ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo