Legindaj rakontoj

KAJ LA MILITO PLUAS

Al la Okcidentaj demokratioj, dank' al ties fervora partopreno en la milito ĉe la Persa Golfo Kuvajtio fine revenos de sub la krudaj botoj de Sadam sub iliajn delikatajn plandojn, kaj dank' al kies hontinda sindeteno en nia enlanda milito (1936-1939) Hispanio falis en la manojn de faŝismo; al la t.n. "vivdefendaj asocioj" kies foresto de ĉiuj militrifuzaj aranĝoj igis min pli klare kompreni ilian noblan celon: kontraŭstari abortigon, ĉar, se male, oni senigus multajn homojn je la honoro perei buĉitaj en batalo.

MIlito pluas Januaris. Oni enŝlosis bondezirojn kaj ridetojn juvelujen. Zorge. Venontjare frue venos plue. La Okcidentaj stratoj ĉesis lampioni, kaj Bagdado ekscintilis -"Bagdado kristarbe iluminita!"-, Bagdado iĝis la fonto de ĉiaj fulmoj, la centro de ĉiaj tremoj, videoluda celtabulo por frivolaj pilotoj -"Bagdado kristarbe iluminita!"-, universala ŝriko ĉe la gorĝoj de la vivamantoj: la milito!

Hispanio ellitiĝis alkroĉita al riceviloj radiaj kaj televidaj. Nervoza. Ĉi tie la vorto "milito" enhavas apartan afekcian ŝarĝon, revekas ne tro intajn koŝmarojn, terurajn fantomojn ne plene spongitajn en nia kolektiva subskonscio. Superbazare oni hamstris. Eĉ pli olivoleo! Palpeblis streĉiteco kaj konfuzo. Nin ne tanĝas la milito, emfazis niaj regantoj. La hispanaj fregatoj kaj korvetoj, ĝisholde armitaj, navigadas al la Golfo pac-misie. Jen ni havas! Kia stulta pilolo por la komunaj civitanoj! Kia fiaĵo al simplaj soldatoj -novicoj de la mararmea kontingento!

Pli poste, kiam oni eksciis, ke ĉiutage eskadroj el la B-52 masakrantaj irakajn civilulojn provizas sin, ekflugas el la usona aerbazo en Morón (Sevilo), eksplodis ĝenerala indigno: ni kaŝe kaj ĝisoste engaĝitaj en la konflikton! Kaj studentoj, laboristoj, dommastrinoj, pacifistoj, konsciencobĵetantoj, plej diversaj kolektivoj manifestacie eksputadis sian naŭzon al la milito, al ĉiuj militoj. Sed registaroj surdas. Surdas dio kaj alaho kaj javeo, atutoj perfektaj por pravigi, por doni sencon en la ĉielo al ajna barbaraĵo sur la tero. Kaj la milito pluas. Ĝis kiam? Stuporaj, tagon post tago ni ĉeestas makabrajn spektaklojn el CNN-televidĉeno: militestroj fiere klarigas la uzitajn strategiojn, entuziasme prikrias siajn varojn, siajn Scud- kaj Patriotmisilojn, siajn "inteligentajn" mortigilojn milimetre precizajn, senditajn por detrui la armilaron, kiun iam ili mem vendis al la ĉiama diktatoro Sadam. Nenie la mortintoj. Kiel sciate, kadavroj stinkas, haladzas, elklikas la protesto-mekanismojn, instigas la popolojn al spitado kaj senmoraligas la trupojn, kiel ĉe Vjetnamo. Ja oni ellernis la lecionon. Nenio do pri la mortintoj. Prefere, pri fiagoj far la malamiko, pri la nigra tajdo, la pleja katastrofo tiuspeca el la historio: du milionoj kaj duono da tunoj da nafto enverŝitaj  en la akvon de la Persa Golfo en epoko de la jaro, kiam la plimulto de la faŭno sin fordonas al reproduktiĝo. Kvazaŭ la krimoj kontraŭ la medio, de kiu ajn partio ili devenas, ne plifirmigus nin en nia rifuzo pri la milito. Kvazaŭ la nigra tajdo kapablus nebuligi la ruĝan tajdon de la sango senkulpa.

Kaj la milito pluas, iras jam preter la celon de UNO. Tiel, ke parto de la internacia komunumo, kiu komence legitimis la respondon de la aliancanoj kontraŭ Sadam, ekkriis jam alarmon antaŭ la sistema detruo de Irako. Unue, la franca ministro de la nacia defendado, Jean-Pierre Chevénement. Poste, la ĝenerala sekretario de UNO mem, Pérez de Cuéllar. En Hispanio altranguloj ĉe la Ministerio pri Kulturo suferis eksiĝon, subskrinte dokumenton, kie ili petis milithalton, retiriĝon de la irakaj armeoj disde Kuvajtio kaj de la okcidentaj disde la konfliktareo, kaj kontrolon de la regiono far arabaj trupoj sub la UN-flago...

Kaj la milito pluas. Tordiĝas la animo antaŭ centoj da korpoj kalcinitaj: virinoj, infanoj kaj olduloj. Kia honto aparteni al la homa speco!

Kaj la milito pluas. Meze de la brusto flagras flameto de espero: Sovetio elmetas al Irako pacproponon, kaj tiu akceptas ĝin. Oni plenumas tiel ĉiujn rezoluciojn de UNO. Tujas do la paco! Sed tamen ne sufiĉas. Endas forbalai, ekstermi la dugroŝan imperiiston, pri kies militpotenco kaj megalomanio kulpas nur Okcidento, kiu armis lin ĝiskape, kiu senskrupule kaj strategie liveras al la landoj triamondaj ne panon kaj kulturon sed batalilojn, ĝermojn de morto, kialojn de la enŝuldiĝo kaj absoluta dependeco de tiaj ŝtatoj kaj de la senfina mizero de ties popoloj. Endas elsarki dornojn kaj misherbojn ĉirkaŭ Israelo, la plej taŭga cerbero de la Okcidentaj interesoj en la regiono. Endas starigi venkintojn, bonajn por reordigi la ĥaoson laŭ la mezuro de siaj bezonoj, kaj venkitojn, bonaj por pagi la harhirtigan prezon -milittagoj kostas po 60.000 milionoj da pesetoj- de la rompitaj glasoj. Endas revigligi la velkintajn ekonomiojn usonan kaj britan.

Kaj la milito pluas. Al la sovetia-iraka interakordo Bush respondis per ultimato. Ve al nia Mahdi-Petro! Komenciĝis la terofensivo, la domaĝita. Miloj da ĉerkoj atendas en la hispanaj-usonaj aerbazoj la senvivajn korpojn de la falontoj. Kaj Eŭropo perdis sian animon. Eŭropo nur papagumas, gurdas la melodion de sia mastro. Povra Eŭropo!

Kaj la milito pluas. La plurnaciaj taĉmentoj ĵus rekonkeris Kuvajton,  forpelis la trupojn de Sadam ekster Kuvajtion, sed la milito pluas en la irakan teritorion! Gorbaĉov avertas, ke la pulvo-barelo de Proksim-Oriento povas igi la mondon dissalti. Kaj la milito pluas! Nur Usono, kiu enfermis la liberon en statuon, kiu responsas pri la atomaj hekatomboj ĉe Hiroŝimo kaj Nagasako, kiu invadis Grenadon, Panamo ktp., kiu subtenis la nikaragvan "la contra" kaj plej reakciajn diktaturojn, havas, laŭ sia prezidento, la "moralan staturon" por starigi "novan mondan ordon"!

Jen mi ĉeestas, konsternita, la mortaŭroron de la nova erao.

Kaj la milito pluas!

Miguel Fernández Martín.


Kajero 10ª ~ En PDF (paĝo 10ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo