Asocio

Alvoko al nia anaro

Jen la okazo inviti ĉiujn membron de HALE kaj simpatiantojn partopreni en la Ĝenerala Asembleo de la Asocio, okazonta en Merido de la 30ª de aprilo ĝis la 4ª de majo de 1992 samtempe de la 52-a HEF-kongreso.

Gravaj motivoj kunvokas vin al nia Asempleo: HALE-problemoj preme akumuliĝas jam de monatoj. La Meridaj tagoj taŭgu por pridiskuti kaj solvi rapide kaj konvene la problemoj  de la hispana LEA-familio.

Tiuj problemoj precipe naskiĝis pro la normala erozio de la aktivado de niaj gvidantoj. Nia Asocio postulas ĉiutage pli da laboro, pli da sindonemo; tiuj klopodoj pezas ĉiam sur la ŝltrojde samaj malmultaj homoj opr iam oni devas elekti inter nia privata vivo kaj tiu de la Asocio. En kelkaj kazoj la responsuloj restas firmaj, en aliaj tute ne. Kiam la reagoj de unu aŭ pluraj el niaj kolegoj esas negativaj trafas nin la paraliziga ankiloziĝo de la Asocio. Ĝuste kiel nun.

En la Ĝenerala Asembleo de HALE (Valencio 1988), oni saĝe deidis limigi la mandaton de estraranoj kaj redaktoroj al unu jaro. La plenumo de tiu decido sendube solvintus nian delikatan situacion, sed verŝajne, ni preferis resti surdaj al evrentualaj demisioj aŭ ŝanĝoj, kaj lasis putri nian reagon en la nedecido anstataŭ plenumi aŭ plenumigi la tiaman decidon.

Evidentiĝas la bezono renovigi estraranojn kaj redaktorojn en la venonta kunveno de Merido. aliaj homoj kun noaj iniciatoj kaj pli konvinkaj argumentoj por disvastigi niajn laboristajn kaj klerigajn celojn okupu la gvidajn postenojn de la Asocio.

Ĝis nun neniu hispana esperantista grupo montriĝis preta defendi kaj disvastigi progresemajn ideojn, sen ajna servuto al ia dogmo aŭ partipolitika formacio. Tio klare montras, ke HALE oupas socipolitikan spacon propran ankoraŭ bezontan por libere esprimi nian opinion pri ne gravas kio per nia organo "Kajeroj el la Sudo". Ties singulareco estu nia insista depostulo por idearo progresema kaj moderna, sen la regresemaj limoj de arkaikaj landaj dividoj kaj aliaj fikciaj homaj diskriminacioj. Kurioze, el eksterlando venas al la redaktoroj preskaŭ unuaniman aprobon kaj oftajn laŭdojn por nia ĝisnuna tasko. Ĉu tiu kvazaŭa indiferento de parto el niaj samlandanoj signifas malaprobon al nia linio? Jen alia motivo por debato.

Gesamideanoj de HALE: en tiu ĉi moento speciale grava por nia Asocio, ni petas al vi nepre partopreni en la venonta Asembleo de Merido. Antaŭdankon!

La Redakcio.


Kajero 14ª ~ En PDF (paĝo 3ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo