Nekrologo

Forpasis Gastón Waringhien

La pasintan 20-an de decembro forpasis profesoro Gaston Waringhien en sia 90-jaro, lasinte nin orfaj de la plej granda nuntempa majstro de Esperantio. La esperantistaro perdis sian plej eminentan talenton kaj kreinton de verkaro profunde riĉiginta nian kulturon.

Malnova SAT-ano, internaciisto, homo kun homamaj konvinkoj, li ĉiam sentis sin antaŭ ĉio membro de lahomrao kaj dediĉis sian longan vivon al erudicia tasko, tiel multfaceta, ke oni dubas ĉi pli elstarigi lin en unu aŭ alia fako de tiu ampleksa kampo beletra, lingvista kaj lkleriga, kiujn li kulturis.

Ni, esperantistoj, nur malfacile forgesos tiun giganton de la Esperanta kulturo, ĉar Waringhien estas jam parto de nia hisotrio: kiam ni konsultos PIVon, studos liajn originalajn eseojn, analizos PAG-on kaj legos liajn majstrajn poezitradukojn, ni estos fakte kun li kaj iel dividos lian pensadon, lian verkaron...

HALE kaj la Redakcio de "Kajeroj el la Sudo" plenfervore omaĝas la forpasintan majstron, kiun ni tiom admiris dum longaj jaroj.

La Redakcio.


Kajero 14ª ~ En PDF (paĝo 5ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo