Movado

Ingrid Goset

La movado en kaj ekster Iberio

Ingrid Goset, "Publilla Esperanto-92".

En la lasta dimanĉo de februaro KULTURA ESPERANTISTA ASOCIO prezentis en "Civita Centro de la Creu AltaW fraŭlinon Ingrid Gosed, elektita "Pubilla Esperanto-92" en nia Centro.

Fraŭlino Ingrid estas 16-jara esperantistino, kiu de nun kandidatas por la titolo "Pubilla Sabadell-92ª", kiun pasintjare gajnis alia bela esperantistino: Montserrat Figueres i Torres.

Ni gratulas la novan "Publilla Esperanto-92", fraŭlinon Inrid Goset, kaj deziras al ŝi sukceson!

****************            ******************            ****************

PRETIGO DE NOVA ELEMENTA KURSO.

Barcelona Esperanto-Centro jam arkisi video-aparatojn por filmi, sonbendi kaj kopii videobendojn VHS, kies precipa celo estas nun filmi Elementa Esperanto-kurso. Personoj interesataj povas de nun kontakti kun nia Centro per la telefono: (93) 240.26.62.

****************            ******************            ****************

INAŬGURO DE ESPERANTO-PLACOJ.

Tri tagojn post inaŭguro de Esperanto-Placo en Berlin (Neuköln), la 15 dec. 1991, la konata Baara kuracloko Bad Kissingen havig sian placon samnoman. L akoncerna decido de l' 18 dec. 1991 fare de la 30-membra urba konsilantaro okazis unuanime.

Bonvena motiviga okazo por la loka Esperanto Grpo en Bad Kiissingen, proponis en printempo 1991 al la ĉefurbestro kaj urba magistrato dignan honorigon al D-ro Zamenhof: la 12 jul. 1991 estis la datreveno de la 1-a foja alveno de l' kormalsana D-ro Zamenhof por speciala kuracada terapio.

Kultura Asocio Esperantista anoncas la Duan Esperantistan Rendevuon okazonta en la kataluna urbo Vilarodona (Tarragona) la 7an de Junio nunjara. En la kadro de tiu evento oni inaŭguros straton kun la nomo ESPERANTO. Pliajn informojn petu al la KAE-Prezidanto S-ro José María Galofré Domingo; C/. Canonge Joncar, 122. D. 08208-SABADELL. Livero de la premio "Klara Silbernik" en 1992
En la kadro de la 52-a Hispana Esperanto-Kongreso okazonta en Merido d ela 30-a de Aprilo ĝis la 3-a de Majo, oni liveros al S-ino María Paz Roces, edzino de unu el la ple elstaraj esperantistoj de Gijón, s-ano Santiago Mulas, la ĉi-jaran premion "Klara Silbernik".
La 65-a Kongreso de SAT okazos en Kaunas, Litovio, d ela 5-a ĝis la 15-a de Aŭgusto 1992. Aliĝ-kontaktadreso: Litova Eperanto-Asocio, 233000 Kaunas -C, ab.k. 167 Litovio.
mondo
Hungaria Esperanto-Asocio invitas vin aliĝi al Internacia Esperanto-Kongreso en Litovio-Vilnius kun ekskursoj al Baltaj Ŝtatoj, okazonta de la 24-a de Junio ĝis la 1-a de Julio 1922. Diskutoj, ekskursoj kaj bona etoso. Aliĝdato: 15-3-92.
Informoj: HEA; 1368-Budapest. Pf. 193. Hungario.


Kajero 14ª ~ En PDF (paĝo 13ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo