Propagando

Sukceso de Esperanto en televido

La pasintan 4-an de februaro Ana Manero (aktiva kaj konata HEF-anino) kaj k-do Miguel FernándezKanal Sur. (kunredaktoro de "Kajeroj"), invitite de "Canal SUR" (aŭtonoma nadaluza televidkanalo), kiuj malavare kovris iliajn flug- kaj manĝokostojn, estis intervjuitaj en la programo-magazino Mediodía (Tagmezo).

Jam dekomence "Canal SUR" evidentigis plej favoran -neniam favoraĉan- sintenon al nia afero: la intervjuisto, Rafael Cremades, faris la prezenton en senpeka Esperanto. Tuj poste, enkonduka raportaĵo. Surerane, sugestiaj videobildoj pri la lingva monda ĥaoso, kaj niaj solvoj kaj proponoj, klar kaj klere vortumitaj de grupo da junaj esperantistoj el diversaj partoj de Hispanio, ĵus kunvenintaj en Almonaster (Huelva, Andaluzio): Georgo Kamaĉo, Manuel López (la HALE-prezidanto) k.a. -juno kaj verbo- en brila kaj nuntempa argumentado.

Ree en la studio kaj en rekta elsendo, Cremades, ripetinte en la hispana sian esperantan prezenton, komencis sian serion da demandoj al Ana kaj Miguel. Demandoj interesaj, ne konvenciaj -verŝajne por la unua fojo oni eĉ ne aludis al la nombro da e-isoj en Hispanio- ne stultaj sed taŭgaj por elstarigi la pozitivajn flankojn de Esperanto kaj elmontri ties vivantecon per la forto de la faktoj: Ana -elokventa, ĉarma-, prezentita kiel instruistino pri la angla -kia atuto!- tamen fervora esperantistino pro simpla kialo: nia lingvo donsia l ŝi, krom kontaktoj kun homoj el al tuta mondo, genjunulaj renkontiĝoj...,multege pli en multege malpi da tempo.

Kaj Miguel, jam sperta pri "toreado sur tiaj arenoj", kies trafaj respondoj vekis grandan intereson, kaj kies libroformaj e-tradukoj pri verkoj de la hispanaj poetoj Miguel Hernández kaj Federico García Lora, montrate al la telespektantaro, faris sensacion. Des pli lia rava itnerpreto de "Zorongo", de la ĵus menciita F. G. Lorca, kiun li kantis en Esperanto kaj kun gitar-akompano far Cremades mem.

EK kvar minutoj entute -dek kvar televidaj minutoj!- da jubilo por la andaluzaj e-istoj kaj da efika Esperanta propagando.

Ana kaj Miguel ricevis ardajn gratulojn kaj de la ĉeestanta publiko kaj d ela tuta reĝisora skipo, kiu, plie, transdonis al ili belajn donacojn.

Jen la resumo de unu el la -laŭdire- plej bonaj televidprogramoj pri Esperanto, iam ajn  realigitaj en Hispanio.

Gratulojn al Ana kaj Miguel pro la sukceso!

La Redakcio.


Kajero 14ª ~ En PDF (paĝo 5ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo