Ekologio
Expo92

Ekologio en la sevilja Ekspo-92

Unu el la sekvoj de la malkovro de Ameriko estis la alporto al la vivo de la homo de multnombraj diversaspecaj vegetaĵoj. Unue, al la hispanoj; poste, al plej diversaj gentoj sur nia tuta planedo. Estas ja vere malfacila imagi nunempe, kiel ni, la nuna homo povus prepari grandaparte de nia ĉiutaga nutro, ekzemple sen terpomoj, samkiel okazis laŭlonge de pluraj jarcentoj antaŭ la malkovro de Ameriko.

Kaj kune kun la terpomoj venis la tomato, maizo, sunfloro, kakao, fazeoloj, ktp., se citi nur la plej konatajn specojn uzatajn en niaj menuoj. Apud tiuj vegetaĵoj  venis ankaŭ aliaj sufiĉe interesaj sub vidpunkto medicina, ornama, arbara, ktp. Fakte, estis aŭtenta ekologia kaj kultura revolucio, kiu iamaniere ligas nin, la neamerikanojn, al la etika devo esprimi al tiu Nova Kontinento nian dankon okaze de la kvincenta datreveno de la malkovro de Ameriko. Post tiu evento nenio estis egala por la homo en la mondo.

Substrekine la fakton, ke la malkovro de Ameriko estas soleninda evento ne de unu sola popolo, sed aero de la tuta homaro kaj pro diversaj motivoj, inter kiuj ne estas la lastaj la alportoj ekologia, nutra kaj vegetala de Ameriko al la alkaj kontinentoj, ni eniru en la temon laŭdante la trafan decidon de la organizantoj de la Universala Ekspozicio-92 de Sekviljo, ĉar en ĝia marko ili starigis paradizan lokon: la American Ĝardenon.

Tiu Ĝardeno kontribuos al la efektiva konatiĝo kun la vera origino de multnombraj vegetalaj specoj, kiuj integriĝis antaŭ longe al nia medio, kaj kiujn plejofte ni konsideris niaj propraj, kvankam reale ili estas amerikdevenaj. Kaj ni tuj indiku, ke tiuj ekzotaj specoj venis tuj post la malkovro de Ameriko, unue al Seviljo. Poste ili disvastiĝŝ tra Eŭropo kaj aliaj kontinentoj. La riverhaveno de Seviljo havas longan tradicion kiel ricevanto de produktoj de la Nova Mondo (inkluzive de flaŭro), do la starigo de tiu Amerika Ĝardeno en la andaluza ĉefurbo okaze d ela Universala Ekspo-92 ne estas ja hazardo sed trafa elekto laŭ vidpunkto historia. Tamen, tiuj meritoj ne sufiĉis por ke la urbo posedu botanikan ĝardenon.

La Amerika Ĝardeno konsistas el 700 specoj grandparte el ili (ĉirkaŭ 400) donacitaj de registaroj kaj universitatoj, venintaj ĉi tien pere de la programo "Radikoj". Nur Kubo alportis 200 specojn. La menciita ĝardeno prezentas sufiĉe ampleksan panoramon de la amerika flaŭro, el kiu estas reprezentataj specoj de dezertaj areoj, same kiel aliaj de tropikaj kaj akvoplantaj regionoj. Fakte, oni pretigis naŭ diversajn apartajn lokojn kun ties koncerna klimato: kaktoj, palmoj, koniferoj, floroj, grimpplantoj, hortoplantoj, enakvoplantoj, tropikplantoj kaj industriplantoj.

Por amantoj de kuriozaĵoj ni diru ke tiu Amerika Ĝardeno kostis pli ol unu milionon da dolaroj, kaj citindas, ke en ĝi estas reprezentata ankaŭ la kokao. Por eviti, ke ekzempleroj el tiu daŭrfolia multnaska arbedo eskapos kaj invados la riveron (kio estus grava ekologia katastrofo) la akvoeliro de la baseno ests rigore kontrolata kaj purige zorge filtrata.

Ĉiuj niaj legantoj sendube bone kmprenis la gravecon de la Amerika Ĝardeno sub vidpunkto botanika, historia, kultura kaj ekologia, kiu meritas esti zorge vizitata kaj atente studata, precipe ĉar, verŝajne, ĝis nun oni ne certigis ankoraŭ ĝian postvivadon post la fermo de la Ekspozicio. Neniu institucio deklaris sian decidon pri eventuala ekonomia subgeno de tiu valora kreaĵo. La popolo de Seviljo ne devas toleri la malaperon de tiu paradiza loko, kiu, krom Amerika Ĝardeno, povas esti ankaŭ la estonta botanika ĝardeno bezonata de l' urbo.

Mi invitas ĉiujn amantojn de plantoj, tiom da homoj kiuj nun faris el la ekologio sian vivocelon, adresi amason da leteroj al la Urbodomo de Seviljo petante de tiu institucio la protekton de tiu kreaĵo starigita en la insulo "La Cartuja" de la ĉiam sorĉa Seviljo. Oni povas adresi la leterojn al: Excmo Ayuntamiento de SEVILLA. Antaŭdankon! Tiu bela oazo de lantoj en Seviljo meritas pluvivadon!

A.M.B.


Kajero 15ª ~ En PDF (paĝo 18ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo