Movado

La Movado en Iberio

Esperantistabelulinoj rendevuo.

Okazis la Dua Esperantista Rendevuo en Vilarodona la 7-an de junio. Prelegis M. Gerrero, A. Casquero, L. Serano, S. Aragay kaj M. Gutiérrez. Oni inaŭguris  straton kun la nomo Esperanto.

La Rendevuo estis vere sukcesa kaj la pafrtoprenantoj fine ekskursis al la Monhaĥejo Santes Creus.

****

KONGRESO EN CALLOSA DE SEGURA. La 27-a kaj 28-a de junio okazis la IIIa Kongreso  de la Valencia-Murcia Esperantista Federacio en tiu ĉi urbo. Spcialan omaĝon oni dediĉis al la veterano Francisco Zaragoza Ruiz. Prelegis samideano Aŭgusto Casquero, profesoro pri eduksciencoj kaj ankaŭ la katedra profesorino pri Internacia Juro de la Universitato de Valladolid Mª Rafaela Urueña. Oni eldonis verkon pri la Movado-historio de Callosa de Segura, verkita de nia k-do A. Marco Botella.

Nia -do Francisco Zaragoza Ruiz aliĝis al SAT en la jaro 1933 kaj partoprenis en la SAT-Kongreso okazinta en Valencio en 1934.

Faustino Castaño Valina


Kajero 15ª ~ En PDF (paĝo 17ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo