Historio

Repliko al la artikolo pri Juan Negrín

Reage al la artikolo aperinta en "KAJEROJ-14" pri la "Lasta ĉefiministtro de la 2-a Hispana Respubliko", ni ricevis leteron de Yves Peuyraut kun peto pri publikigo, kies teksto jenas:

«En la 14a numero de "Kajeroj el Murafiŝo. la Sudo" mi legis kun surprizo la artikolon dediĉitan al Juan Negrín, la lasta ĉefministro de la Dua Hispana Respubliko. Kvankam vi indikas, ke "mi ne intencas detale verki pri la kapableco kaj agado de Negrin dum la intercivitana hispana milito, ĉar multajn librojn jam oni verkis pri la temo, kelkajn favorjan, aliajn malfavorajn, ktp.", la artikolo de Amador Díaz estas tre, tro modera. Vi prezentas Negrín kiel modestan, kapablan, senamibician homon, kiu provis fari sian devon —eble li posedis kelkajn el tiuj kvalitoj—. Sed la plej grava afero estas lia sinteno kiel ĉefiminsitro. Kaj pri tio estas milfoje pruvite, ke li estis la marioneto inter la manoj de la hispana komunista partio, kiu preferis, laŭ ordonoj de Stalin, perfidi la Respublikon, ĉar la revolucio estis ne stalinista sed anarkiista. Oni povas trovi ĉiujn detalojn pri tiu asertoj minimume en tri libroj:

  1. "La granda perfido", de Jesús Hernández (komunista eksminsitro).
  2. "La revolution espagnole", de Burnett Bolloten (usona ĵurnalisto).
  3. "Les comunistes contre la révolution espagnole" de Julian Gorkin (aktivulo de la partio P.O.U.M.)

En tiu lasta libro Gorkin plenume montras, ke Negrín estis fakte senskrupla kaj ambicia. Mi, kompreneble, ne vivis tiun epokon, sed laŭ mi ĝi estis unu el la plej gravaj momentoj de la 20ª jarcento. Pri ĝi ni devas, ni rajtas esti komplete informitaj kaj ne ripeti la misinformojn lanĉitajn ĉu de la komunista partio, ĉu de la "legitima" registaro, ĉu de la franksimo.

La hispana revolucio (la sola sociala revolucio, kiu iam ekzistis, diris Bolloten) meritas esti konata en ĉiuj siaj aspektoj".


Yves Peyraut



Noto de la Redakcio.-

La Redakcio de "Kajeroj el la Sudo" bedaŭras la tonon pontifikan de la letero de k-do Peyraut pri la artikolo de k-do Amador Díaz aperinta en "Kajeroj" numero 14 rilate la lastan ĉefiinistron de la Respubliko, Juan Negrín. Efektive, niaj legantoj meritas, rajtas esti korekte informitaj pri "unu el la plej gravaj momentoj de la 20-a jarcento", kiel prave diras k-do Peyraut, kio, fakte, ste ne signifas, ke nur li rajtas opinii pri la temo, aŭ ke ni disvastigas misinformojn.

Amador Díaz estas, niaopinie, demokrato, kaj per la citita artikolo esprimas sian opinion, kiu, kvankam ne estas ĝuste la nia, meritas esti konata kaj erespekteme akceptata. Temas do ne pri misinformo sed pri opinio, kaj, tial, same kredinda ol tiuj libroj bombaste menciitaj de k-do Peyraut, aŭ minimume kiel lia propra opinio, kiun ni ankaŭ respektas.

Ŝajnas neevitebla, ke k-do Pyraut verku por la legantoj de "Kajeroj" almenaŭ du artikolojn: unu (responde al tiu de k-do Díaz Eleizalde) pri Juan Negrín, pruvante per solidaj argumentoj, ke Negrín perfidis la Duan Hispanan Respublikon. Alian, pri la karaktero de tiu cititia revolucio dum la hispana intercivitana milito, verŝajne la nura iam ekzistinta, laŭ opinio de fakulo.

Ni invitas la prezidanton de SAT verki unuafoje por "Kajeroj". Li devus tion fari, en nur kiel sekvon de sia letero hodiaŭ publikigita, sed ankaŭ ĉar, post kvar jaroj da seninterrompa aperado de nia revuo, neniam iu ajn komitatano de SAT kunlaboris kun ni aŭ helpetis nin subteni iamaniere la bultenon. Fakte, oni ignoris nin en la numero 67 de Avenuo Gambetta, kvankam ni ĉiam malavare sendis nian revuon al tiu sidejo.

Ni do esperas vian kunlaboradon, amiko Peyraut... Antaŭdankon!

La Redakcio


Kajero 15ª ~ En PDF (paĝo 6ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo