Libroj

Recenza angulo

L. Trifonĉovski, "MANUSKRIPTOJ POR BRULIGO", Sofio, Pres-Esperanto, 192.

Jen apenaŭa kajereto (32 paĝoj, iom pli ol DIN-A 5) tralegebla en donhoro kun enhavo iom pelmela: oni ricevas la impreson, kvazaŭ amiko transdonus por via pritakso siajn elcerbigaĵojn de, ni diru, la lasta semajno.

La libreto komenciĝas per balado (11 paĝoj) Cervoj., kies folklorecaj trajtoj sugrestas muzikon milfoje ludatan (luno, cervo, cervino, ĉasistoj kaj —kompreneble— amo kaj morto) laŭ karakteriza ripetiĝemo: «Ĉiun nokton, ĉiun tagon/ estis mi kun ŝi./ De mateno ĝis mateno/ estis ŝi ĉe mi»; sed (la ĉasistoj) serĉis, serĉas/ serĉos» «Tutan tagon—/ ĝis vespero,/ dum vespero,/ dum la tago,/ dum la nokto». Ĝi principe plaĉas, belas, sed oni devus vidi ties surscenejan prezentadon por pli ĝuste (kaj juste) juĝi.

La ceteraj pecoj —poemetoj, penseroj kaj scenar-priskribo same kurtas kiel platas, kvankam laŭ la enkonduko, ili devus havi "la ĉarmon de efemero"... Nu, fojfoje rimarkeblas sparketoj, sed verdire temas pri nuraj anekdotoj kun la pretendo esti poezio aŭ poemoj en prozo. Aŭ eble mi nenion komprenis.

Kompense, la kvin-paĝa "Du kokidoj kvereladis —pupteatraĵo por la plej etaj infanoj (kial "aldone"?)— ravas per ĉarmo senpera: la dialogo iner Buntvostulo kaj Plumriĉulo vere "kokidecas", la admonoj de onklo Kokoko vere "kokecas": abundas rediraĵoj por ritmigi la rezulto plene ĝojigas ne nur la plej etajn ifnanojn, sed la ankaŭ la plenkreskulojn. Kial la aŭtoro ne verkis tutan kajeron de tiaj, anstataŭ provi proz-poezii?

Antonio Valén



Kajero 15ª ~ En PDF (paĝo 8ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo