Sociala

La movado en kaj ekster Iberio

Hago. -VEGETARANA KONGRESO HOLANDO '94
   En tiu nederlanda ĉefurbo okazos la 31a Monda Vegetarana Kongreso, de la 8a ĝis la 13a de aŭgusto 1994. La temo de la Kongreso estos: "LA RAJTOJ DE LA NATURO".

   La programo estos tre riĉa kaj kvankam la lingvo uzota estos la angla, ekzistas la ebleco uzi ankaŭ Esperanton, se sufiĉe alta nombro da esperantistoj aliĝas al la kongreso kaj petas tion. Detalan programon de la Monda Vegetarana Kongreso oni povas peti al: TEVA, Poŝtfako C.P. 5050, ROMA. Italio.

****

MADRIDO. INTERESA EKSPERIMENTO
   La Ĝenerala Direktorejo pri Internaciaj Kulturaj Interŝanĝoj de la itala Ministerio pri Publika Instruado sendis inviton al la samtipaj oficejoj de Klerigaj instancoj de Belgio, Hispanio kaj de la germana federita regiono Nord-Rejno/Vestfalio por kune aranĝi en la kvar landoj eksperimentan instruadon de Esperanto en po du klasoj de ĉiu lando por gelernantoj de superaj mezlernejoj -16/17jaraj. Post demarŝo de la HEF-prezidanto en la koncerna hispana Ministerio, oni promesis lin baldaŭ respondi oficiale al tiu invito.

****

   Taŝkent. ALVOKO AL KURSGVIDANTOJ KAJ INSTRUISTOJ
   En la kadro de oficiala eksperimentado, Uzbeko instruas Esperanton al 7-9 jaraj infanoj, kaj urĝe bezonas esti en rilato kun samaĝa klaso, por korespondi.

   Tiu korespondado havas la celon montri la efikon de la Internacia Lingvo.

La korespondaĵoj povas esti en nacia lingvo, sed akompanataj de Esperantlingvaj tradukoj.

Aliparte, la koncerna Esperantisto deziras esti en rilato kun ICEM-Esperanto.

   Oni bonvolu skribi al E. Perevertajlo (7000 Taŝkent, Poĉtamt ab/K 140) Uzbekio.

J.C. Thumerelle (El SAT-Amikaro


Kajero 21ª ~ En PDF (paĝo 22ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo