Recenzo pri nova libro

    La nova libro verkita de Antonio Marco Botella.Lirikaj perloj de Al-Andalus, de Antonio Marco Botella. 327-paĝa, eldonita Fundación Esperanto. Ilustrita per fotoj kaj belaj desegnoj pri al-andalusaj mounmentoj ankoraŭ ekzistantaj en Hispanio. Prezo 1.900 ptoj + sendokosto, aŭ ekvivalento en nederlandaj guldenoj, mendebla ĉe Libro-Servo de HEF aŭ Fundación Esperanto; San Vicente de Paul I, Entr. 50001-Zaragoza (Hispanio).

Ĵus aperis en bela vesto verko pri kiu nun mi celas nur komentarieti, ĉar ĝi meritas ja pli ampleksan recenzon.

Lirikaj perloj de Al-Andalus estas titolo kiu ŝajne sugestas bukedon, faskon da poemoj de tiu ankoraŭ nebulplena, pridiskutata kaj tamen sendiskute interesa periodo, kiun de la jaro 711 ĝis 1492 oni nomis araba, islama araba-hispana: la tiama, nun legenda kaj ignorata Al-Andalus.

     Tamen la libro estas ja multe pli ol tio, kion la titolo sugestas: En ĝi oni trovas biografiojn, travivaĵojn, poemojn, historiajn okazintaĵojn, ktp., ĉio lerte, amuze, interesplene plektita. Vere ĉiun paĝon parfumas arda, nebremsita liriko kaj amo, ankaŭ nostalgio pri paseo kie brilege lumis poezio, filozofio, medicino, matematiko, astronomio..., apud, bedaŭrinde senĉesaj  bataloj, murdoj, konspiroj, perfidoj..., rafinitaj moroj apud sensencaj kruelaĵoj, sangosoifaj tiranoj apud universalaj saĝuloj, nepriskribebalj riĉaĵoj apud neelteneblaj mizeroj, doloroj kaj morto.

Ĉi tiu 327-paĝa libro riĉas je  poetoj, la plej brilaj el tiu epoko, multaj el ili ne nur poetoj sed ankaŭ filozofoj, filologoj, juristoj, sciencistoj..., kio postulis serĉi, konsulti, tastudi centojn da verkoj kaj dokumetnoj de publikaj kaj privataj bibliotekoj kie verkoj pri ĉi temoj nekredeble sed malfeliĉe malabundas. Tiuteme ĉi verko estas unika juvelo ne nur en Espranto se, mi ne hezitas diri tion, en kiu ajn nacia lingvo.

Bedaŭrinde, sed ŝajne neeviteble, makulas la tekston preseraroj kiuj spitis la sendube zorgan kontroladon de la aŭtoro. Krome, ankaŭ neeviteble, historiistoj, arabistoj, eruditoj, k.a., trovos diskuteblajn eĉ diskutindajn interpretojn, kio ja estas ordinara okazo en tiuj temoj, car historio estas ĝangala labirinto kie svarmas preskaŭ tiom da opinioj krom da historiistoj.

Resume, libro bele presita kun okulfrapa arta kovrilo kaj riĉa interesplena tute nerodinara enhavo. Vera verka juvelo por ĉiuj, kiuj ŝatas historion, literaturon, unuvorte: beletron. La subskribinto, kiel kutima leganto de tiu literaturo, varme rekomendas la libron ne nur al amantoj de historio kaj liriko, sed ĝenerale al ĉiuj legemuloj.


José Mª CALO.

Kajero 27ª ~ En PDF (paĝo 5ª) ~ Kajeroj