Pri skatologio kaj alio

    La hispandevena venezuelano Fernando de Diego festis sian 75-jaran jubileon en decembro lastjara. Lia datreveno spilis barelon da komentoj kaj mencietoj, kies tembron ordinare stampis senargumenta panegiremo. Feliĉe ne mankis ĉi-torente du seriozaj kaj salutindaj studoj super la produktivo (1)(2). Se ne la solaj ĝis nun, almenaŭ raraj, ĉar la faman tradukiston oni kutime laŭdas dio aŭ skoldas diablo, sed malofte esploras kompetente kaj senpartie.

Ĉi-jubilee tamen kelkajn publicistojn ŝajne atakis la modo superpedanti etajn stilerojn de la karakasano, kun la celo implicite draŝi lian tutan traduklaboron. Unua ĉi-vente boardis la aŭstralia Trevor Steele (cetere mem tre bona stilisto), kiu kaptis la okazon de recenza tasko (3) por fari al li bonan lavon pro la uzado de pronoma nul.

Dua krozis la pldevena britino Kry Ungar. Sub la ŝirmo de eseo tradukkompara (4), ŝi regalis lin sur la oreloj per doktoreca ulno (5), akuzante lin aroganta, misscia pri la angla lingvo kaj nekompetenta pri bibliografia laboro. Ŝin perfidis tamen komparcela apudigo de du versioj de du eroj el la romano Dr-ro Jekyll kaj S-ro Hyde, unu el la plumo de Albert Goodheir, alia el la ateliero de De Diego. Paralelpaĝe metitaj post ŝia eseo, tiuj versioj frape astestas, ke la venezuelano superstilas la nederlandanon, dementante la aserton de Unga pri la redono de De Diego: "Tiu lasta traduko aldonas nenion, nek stile, nek komprenige, al la laboro de Goodheir". Se ŝi ne  almetintus la versiojn komparcele, la legantoj devas konfidi al ŝiaj juĝo, kvankam ilin eble suspektigus ŝia ŝovinisma pafo samalinee: "iom arogante alilingvano arogas al si la taskon traduki el la angla". Tamen antaŭ la paralelaj versioj ĉiu povas kompari kaj decidi mem. Ekz. laŭmia komparo de la versioj sur p. 24, de Diego superatutas la nederlandanon sepfoje, dum ĉi lasta lin venkas nur trifoje.

Laste, sed ne balaste, al ĉi ĥoro aliĝas neniu alia ol Bernard Golden (7), fama pro siaj (pravaj) lingvoskurĝoj. Ekirante el leksikologia mispaŝo de De Diego (8), Golden lekcias pri eskatologio kaj skatologio, prezentante, kiel kutime, abundan farĉon de difinoj, etimoj, argumentoj kaj leksikografiaj referencoj. Tamen la pravon kaj ravon de lia erudo stompas la hasto kaj drasto de lia konkludo, ke pri leksikologio De Diego.., ne kompetentas!

Oj! Golden devus gardi sin de tiaj bruskaj pafoj. En aligazeta artikolo (9), aperinta preskaŭ samtempe, ankaŭ li stumblas sur la leksikologia tereno, erudante pri "lazo, ĉe kies finaĵo ligiĝas du aŭ tri pezaj ledkovritaj buloj el ŝtono aŭ metalo". Ve, Berĉjo! Buloj el rigida ŝtonoj  aŭ metalo? Evidente ĉi-loke temas pri globoj, ne pri buloj! Eĉ la povra Kabe "renegata fuŝleksikografo" (laŭ etikedo de Golden mem) povintus lin instrui pri la ĝusta signifo de bulo (10)...

Ĉu el tiu peko, eventuale hapaksa (11) oni samhaste konkludo, ke Golden ne kompetentas pri lesikologio? Aŭ ĉu oni apliku la indulgemon de Jan Harselaar (12), kiu unua elspuris la konfuzon de De Diego, sed saĝe reeĥis la faman diron pri la granda Homero kelkfoje dormetanta? Mi ne dubas elekti la duan, ĉar la leksikologiaj kapabloj de Golden ŝajnas al mi neriproĉeble solidaj kaj gratulinde fekundaj, malgraŭ disfojaj stumbloj. Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro!


Gonçalo Neves.
(1) FERNÁNDEZ, Miguel: Pri Cigana Romancaro. En Iltis-Forumo 6. 1994: 3, p.75-89.
(2) VATRÉ, Ilenri: Pri versaj tradukoj de Fermando de Diego. En Iltis-Forumo 6. 1994: 3, p. 90-93.
(3) STEEL, Trevor: Evle soleca, sed abunde krea. En Esperanto 87.  1994: 12, p. 210.
(4) UNGAR, Krys: D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde: 75 jaroj de Esperanta tradukarto. En Fonto 15. 1995: 169, p. 13-21.
(5)  Bedaŭrinde PIV ne registris ĉi signiferon de ulno («ulnolonga linilo el fortika s¡ligno, iam misuzata kiel batilo»), plurfoje renkontebla almenaŭ ĉe Kabe (6).
(6) GRIMM, Jakob kaj Wilhelm: Elektitaj fabeloj, trad. Kabe, Berrlino: Esperanto Verlag Möler & Borel 1906, p. 55-56, 123, 124.
(7) GOLDEN, Bernard: La diferenco inter eskatologio kaj skatologio. En Kajeroj el la Sudo 6, 1995: 25 ", p. 18-19.
(8) DE DIEGO, Fernando: Recenzo pri Du virinoj. En Fonto 14.  1994: 157, p. 33.
(9) GOLDEN, Bernard: Asimilado de hispanlingvaj etimoj finiĝantaj per S. En Boletín 320. 1995: 2, p. 18-19.
(10) KABE: Vortaro de Esperanto. Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo. 1984, p. 22.
(11) Hapakso: vorto nur unufoje trovebla en skribita lingvo (NG, p. 26).
(12) HARSELAAR, Jan: Kelkaj notoj pri recenzado. En Fonto 14 1994: 161, p. 9-12

Kajero 27ª ~ En PDF (paĝo 7ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo