Kajero de julio 1996: Redaktore


Oni diras, ke estas malfacile redakti revuon en Esperanto. Sed tio estas malvera: kio ja estas malfacila estas daŭrigi la aferon! Ĉar ni ĉiuj havas multajn okupojn kaj ĉar ni volas fari redaktadon de revuo tiel bona kiel eble ni lasas la finan punkton ĉiam por morgaŭ..., sed morgaŭ ĉiam venas, kaj la laboro estas ankaŭ hodiaŭa.
Tial mi redankas al ĉiuj, kiuj helpis min fari la revuon: al Giordano Moya, Juan Antonio Cabezos Martínez, Vicento Hernández Llusera, Jean Amouroŭ, Isabel Acevedo, José Luis Pérez Ovilo, Olga López, Nicolás Gil, Rosa Onofre, Marc Levin, kaj eĉ Bernard Golden kaj Armand Delacroix, kies kunlaboraĵojn atingis nian redakcion tro malfrue por publikigo, sed restas por la venonta numero. Dankon al vi ĉiuj, ĉar inter ni povas fari legendan revuon! Mi esperas, ke ĉiuj, kiuj havas ion por diri daŭrigu sendante artikolojn al mi, ĉar kiel iu iam diris, ĝi ne estas afero por nur unu persono...

Vi trovos ĉe la sekvanta paĝo la konsiderojn de nia Prezidanto, kiu volas vekigi nin, kaj poste, la zorgojn de kamarado Moya pri senlaboreco en tutmonda socio. Cabezos Martínez surprizas nin skribante pri naturismo, kaj Vicento Hernández reagas vigle, defendante sian mastron kaj amikon, Mimó. Poste, Jean Amouroŭ informas nin, ke la verkisto kies libron ni prikomentis lastnumere jam mortis, malriĉa,surda kaj blinda.

Isabel Acevedo tute kredis tion, kion mi diris lastnumere pri libere esprimi siajn opiniojn, kaj ni publikigas tiun ŝian. Certe estos reagoj, sed feliĉe la legantoj de nia revuo estas jam maturiĝitaj, kaj la venanta debato estos idea, ne persona. Nicolao Ĥil informas pri la Proleta Ateneo kaj la broŝuroj kiujn vi povos legi kontraŭ malmulta mono. La plenan liston vi povos trovi je paĝj 11ŭ kaj 26ŭ. Mi esperas, ke vi povos legi bone la titolojn, ĉar estis multaj kaj ne estis sufiĉa spaco!

De la paĝo 12ŭ ĝis la 15ŭ ni festas la datrevenon de la naskiĝo de la unua granda esperantisto de Murcia, inĝeniero Don Rikardo Kodorniu' kaj Stariko: unue informas SŬ Marco Botella, kaj poste DrŬ Pérez Ovilo, la UEA delegito en Murcia.

Olga López, Rosa Onofre kaj Juan Antonio Cabezos daŭrigas siajn sekciojn, nome la Kofodo pri Esperanto, recenzoj kaj labormondo, kiu ĉi foje zorgas pri eksterlandanoj.

De paĝoj 20-a ĝis 23-a ni povas legi la unuan prelegon en Esperanto de univerzitata profesoro al la ĝenerala publiko. Estas ĝi pli leginda ĉar la profesoro estas nobelpremiito, PrŬ Selten.

Marc Levin informas nin pri aliaj esperantistaj aroj, kaj sekve li skribas pri Rotaria Amikaro de Esperanto, kies sekretario estas li mem.

Kaj la plej gravan novaĵon mi lasis por la fino: Kajeroj el la Sudo estas en Internet. Ekde nun vi povas atingi nin --kaj sendi viajn kontribuaĵojn-- pere de ĝi. Vi trovos detalojn je la paĝo 26.

Kaj la lasta paĝo rakontas pri la muslima historio de Murcio, plume de Marco Botella. Mi esperas, ke vi trovu la revuon sufiĉe interesa kaj leginda. Se ne, bonvolu skribi al mi por diskuti la aferon. :-))

| Kajero 31ª | En PDF (paĝo 4ª) | Kajeroj |
Kreita de Jesuo de las Heras la marton 27-an de junio de 2000.