Redaktore...

Nur anoj de Kajeroj el la Sudo rajtas nun ricevi la revuon, laŭ decido de nia lasta kunveno en Valensjo. Tamen, kelkaj elstaraj samideanoj daŭrige ricevos ĝin, kondiĉe ke ili reagos al nia sendado. Ankaŭ kelkaj esperantistoj kiuj ankoraŭ ne konas nin ricevos ĝin, sed ili bonvole diru al ni siajn komentojn pri la revuo kaj la asocio. Fari revuon kostas monon kaj oferojn, kaj ne ĝentilas, ke esperantistoj diras al ni, ke ili ne plu volas ricevi ĝin.

La venontan 14-an de novembro estus la 70-a datreveno de la naskiĝo de la majstro Narciso Yepes, kaj tiun tagon oni atingos pere de Internet la novan TTT-an paĝon dediĉitan al li kaj skribitan tute en Esperanto. Same kiel ĉe tiu paĝo pri Fernando Sor), la nova paĝo enhavos multe da sekvencitan muzikon, sed ĉi-tiukaze la tembro estos sole gitara.

Lastan jaron ni komentis la jaran kunvenon de HEF, sed nun mi vidas, ke estas eraro: Boletín faru tion. Ni pritraktas la aferon nur flanken: tra la akto de nia propra kunsido de HALE, kaj ankaŭ per la artikolo kiun Lola Carmona ĝentile sendis al ni. Eble vi ne kunsentas tute kun ŝia opinio, sed tiukaze vi havas niajn paĝojn por malkonsenti ĝin! Mi nur diras, ke mi dankas al ŝi pro ŝia nevolonta sugesto por kovrilo, kiun mi ne trovis ĝis la lasta momento! Ankaŭ mi mem verkis du artikolojn pri apartajn temojn pritraktitajn ĉe la kunveno de HEF, kaj ĉar preskaŭ ĉiu ano de la Hispana Federacio ankaŭ anas HALEn, mi klarigas mian sintenon pri demokrateco kaj pragmatismo ĉe ni. Nia prezidanto plendas pri la ĝenerala indiferenteco ĉe la esperanta laboristaro, dum Giordano Moya pritraktas la sociajn kondiĉojn de la eŭropa unuiĝo. La socian flankon ankoraŭ distilas la artikolo pri toksaj drogoj, verkita de José Pina, kaj Juan López enkondukas sian opinion en sia artikolo pri Dio. Ankaŭ estas manĝo por penso la bela rakonto de Alfonso, Tanaŭsuo. Esperanta kulturo inspiras la artikolojn pri Kutime Faritaj Demandoj, Ni Ĥou! kaj Ĉu Varŝavo aŭ Varsovio?

Finfine, estas historie dokumentaj artikoloj tiuj de Luis Serrano Pérez pri la Internaciaj Brigadoj kaj la recenzo de Olga López pri la libro de Blasco Ibáñez, Por Hispanio kontraŭ la Reĝo!.

Mi esperas, ke vi ĉiuj ĝuu la kajeron, kaj ke venigos vian opinion sufiĉe rapide por enhavigi per ĝi la venontan numeron.

Amike kaj legeme mi salutas vin.