Informoj el la Prezidanto

Martín Bustín, prezidanto Dum la 82-a UEA Kongreso en Adelajdo, la jaŭdon 24-an de julio, inter la 9-a kaj la 9´45-a horoj, en la Salono Li Hajpin okazis fakkunsido de SAT-membroj. Tiu-ĉi evento, kiun kelkaj komentas en diversaj artikoloj de niaj presaĵoj kiel historia, povas esti grava por la ĝenerala Esperanto movado. Unuiĝo en la agado de UEA kaj SAT devos ĉiam respekti la specifajn celojn de ambaŭ Asocioj. SAT membroj devos esti singardaj por ke la poresperanta laboro de UEA ne intermisiĝu en tiun peresperantan de SAT, eĉ se la du Asocioj laboros kune okaze de ĝeneralaj interesoj de la Esperanto movado. Laŭ mi, pri la kunlaboro de SAT kaj UEA, estas necese malfermi la debaton inter la membroj de SAT kaj ke ne nur la P. K. de SAT decidu.

Maltrankviligaj estas la diroj de la prezidanto de la OKK en Adelajdo, kaj samtempe membro de SAT, kd-o Kep Enderbi, kiu en la citita fakkunsido de SAT-membroj diris: Mi pensas, eble herezie, ke la statuto (de SAT) estas eksmoda, reflektante la pensmanieron de la 20aj, 30aj ĝis 50aj jaroj. Dume SAT ŝrumpis. Ekspluato ne estas nun evidenta. Multaj ne pensas sin laboristoj. Por progresigi la aferon oni devas krei al si pli modernan bildon... Laŭ mi nia kamarado pensis herezie, ĉar pri ekspluatado de laboristoj ni ĉiuj scias ke la mastroj, la kapitalistoj, pagas kiel eble plej mizerajn salajrojn, kaj ili prenas la plej grandan parton de la riĉaĵoj kreitaj de la laboristoj. Ĉu tio ne estas ekspluatado? Kion diri pri la krima eksplua-tado de infanoj en Sudameriko, Hindio, Brazilo, ktp? La statuto de SAT, ne estas eksmoda, sed ili tiuj, kiuj ne volas vidi la realon ja estas.

Multaj ne pensas esti laboristoj. Certe. Ĝenerale estas homoj kiuj neniam manlaboris kaj pro sia intelekta instruo okupis altrangajn postenojn en entreprenoj. Multfoje tiuj homoj (malgraŭ ĉio salajruloj) estas pli proksimaj al la mastroj por kontroli kaj akceli la ekspluatadon de la laboristoj ol por defendi kaj mildigi iliajn laborkondiĉojn. Pro tio ili pensas ke ili ne estas laboristoj, ĉar ili estas ekspluatitaj en pli alta nivelo de la kapitalista sistemo. Nur kiam ili estas maldungitaj, kiel la aliaj laboristoj, ili povas kompreni la realon.

Kamaradece al vi,
Marteno


~ Kajero 37ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 16ª) ~ Fernando Sor ~ Narciso Yepes ~